Kalvinana preĝejo (Tiszapalkonya)
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Tiszapalkonya.
Kalvinana preĝejo de Tiszapalkonya | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Tiszapalkonya
| |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tiszapalkonya |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 350 sidlokoj |
Longo | 19 m (turo) |
Larĝo | 9 m |
Alto | 23 m |
Ligiloj | |
Historio redakti
En la 14-a jarcento katolika kirko funkciis en la vilaĝo. Post 2 jarcentoj la loĝantoj prenis la kalvinismon, dume ili uzis la katolikan preĝejon. En 1697 la preĝejo plene kadukiĝis, tial oni konstruis lignan preĝejon. Inter 1805-1853 oni konstruis turon. En 1858 oni malkonstruis la preĝejon (escepte la turon) kaj estis konstruita nova preĝejo al la turo. La orgeno estis farita en 1912. Renovigoj okazis en 1934 kaj 2011.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola laŭ la strato. En mezo de la fasado estas la kvadrata, larĝa kaj malalta turo, kiu estas preskaŭ tia larĝa, ol la navo, kiu sekvas la turon. Fine la multflanka sanktejo estas videbla. La ĉefenirejo troviĝas en la suba parto de la turo. La konstruaĵo havas duonrondajn fenestrojn.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare