Kalvinana preĝejo (Velence)

Kalvinana preĝejo en Velence

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia (deklarita en 2004) en urbo Velence (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Velence
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Velence
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Fejér
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Velence, Templom köz 1.
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kalvinana grupo en 1686, pri pastro en 1731. Supozeble tiutempe estis provizora kirko eble preĝdomo. La nun videbla kalvinana kirko estis konstruita en 1843, sed la turo en tiu formo en 1807 konstruiĝis. En 1945 la preĝejo multe suferis pro la milito. La kirko nuntempe estis renovigita en 1993.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en korto, sed ankaŭ malnova tombejo kaj paroĥejo troviĝas en la korto. La preĝejo estas ĉirkaŭita per arboj, tial praktike nur la turo videblas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La navo finiĝas en plurlatera absido. Interne la instalaĵoj estis kreitaj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti