Kalvinana preĝejo (Vilonya)
La Kalvinana kirko estas religia Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Vilonya.
Kalvinana preĝejo de Vilonya | ||
---|---|---|
Kalvinana preĝejo en Vilonya
| ||
reformed Christianity church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Vilonya | |
Geografia situo | 47° 6′ 32″ N, 18° 3′ 27″ O (mapo)47.108902518.057558Koordinatoj: 47° 6′ 32″ N, 18° 3′ 27″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
provinco | Veszprém | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | origine romaniko kaj gotiko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Alto | 32 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiSupozeble en la 12-a aŭ 13-a jarcento estis konstruita la katolika preĝejo. Dum dominado de turkoj la preĝejo estis forlasita. En nekonata tempo la kalvinanoj akiris la kirkon. En 1728 oni faris la kasonan plafonon, sed ĝi estis vendita al muzeo en 1901. La turo konstruiĝis en 1796. En la 19-a jarcento la eksteraĵo renoviĝis.
Konstruaĵo
redaktiLa kirko situas sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtona muro. La fasado havas meze enirejon, pli supre la kvadrata baroka turo altiĝas. Post la fasado la navo etendiĝas, kiu finiĝas en kvadrata sanktejo. Estas ankaŭ alia enirejo tra vestiblo ĉe la navo. Oni trovis kriptojn kaj enigmajn murojn apud la preĝejo. La plena arkeologia esploro ankoraŭ ne okazis.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2014-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]
- hungare kun fotoj
-
La preĝejo malantaŭ la muro
-
La navo kun enirejo
-
Pordo
-
La ruinoj kaj defendmuro