Kamikazo

(Alidirektita el Kamikazino)

Kamikazo estas japan-devena vorto, kiu laŭ litere signifas "vento de dio" en la japana lingvo.[1] Internacie, ĝi kutime estas uzata por indiki la japanajn pilotojn kiuj faris mem-mortigajn atakojn kontraŭ la batal-ŝipojn de la Aliancanoj dum la Dua Mondmilito. Do ili uzis la manieron, kiun uzis Pjotr Nesterov. Ekzistis ankaŭ kamikazoj, kiuj atakis per submarŝipoj. La vorto ankaŭ estas ofte uzata por indiki homojn kiuj lanĉas mem-mortigajn atakojn kontraŭ la malamikon dum militoj.

Foto farita de la USS Washington je la momento kiam USS Enterprise estas atakita de kamikaza aviadilo la 14-an de majo 1945
La memmortiga piloto Kiyoshi Ogawa, kiu flugis kaj frakasis sian aviadilon kontraŭ la USS Bunker Hill (CV-17) la 11-an de majo 1945.
La USS White Plains estas atakata de kamikaza aviadilo
Kanjis kiu formas la vorton Shinpū, erare interpretita de usonaj tradukistoj kiel kamikazo.

La japana armeo komencis uzi kamikazojn en 1944, kiam jam evidentiĝis ke ĝi malgajnas la militon. La kamikazoj kutime lanĉis sin kontraŭ usonajnbritajn batal-ŝipojn en etaj aviadiloj plenaj de bomboj, por kaŭzi la plej grandan eblan damaĝon al la malamiko.Ĉi tiuj pilotoj kiuj fordonis sian vivon por sia lando kutime estis volontuloj, almenaŭ teorie. En Japanio en tiu epoko junuloj ricevis forte naciisman kaj militarisman edukon, laŭ kiu la plej granda honoro estis morti por la imperiestro de Japanio kaj la lando. Tamen, ekzistas kamikazoj, kiuj restis vivaj. Ekzemple, kelkaj kamikazoj revenis por ripari, ĉar aviadilo rompis. Kelkajn kamikazojn pafis malamikoj kaj pilotoj, pereante aviadilon, saltis kaj ne mortis. Kelkaj el ili post savo ne havis okazon reaparteni militon, kaj restis vivaj eĉ post milito.

Nuna metafora uzado redakti

Nuntempe la vorto "Kamikaze" ofte estas uzata por priskribi la palestinanojn kiuj eksplodigas sin mem en aŭtobusoj, restoracioj aŭ aliaj publikaj lokoj en Israelo, kaj por aliaj homoj kiuj faras mem-mortigajn atakojn trans la mondo. Sed oni diskutas, ĉu oni rajtas kompari, ĉar tiaj "kamikazoj" murdas kun sin ne soldatojn sed infanojn, virinojn, ktp. Terorismo estas ja malpura "milito". Nemetafore oni povas nomi "kamikazo" la sovetan piloton Gastello, ekzemple.

Vortodeveno redakti

Estas kelkaj teorioj, sed plej disvastigita interpreto estas, ke "kami kaze", t.e. "dia vento", rilatas al la historia evento kiam tajfunoj alvenis al la Japana Maro ĝustatempe por savi Japanion de la invadprovoj fare de la mongoloj en la jaroj 1274 kaj 1281. La vento forblovis la maran armeon de la mongoloj, fakte konsistantaj el la rekrutitaj armeanoj el la Korea duoninsulo.

Referencoj redakti

  1. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.