Kamill Balatoni
Kamill Balatoni, laŭ hungarlingve kutima nomordo Balatoni Kamill estis hungara pionira kajakisto, trejnisto, laboristo. Lia origina familia nomo estis Bahnholzer [banholcer].
Kamill Balatoni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bahnholzer Kamill |
Naskiĝo | 1912 en Budapeŝto |
Morto | la 7-an de februaro 1945 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | kanuisto |
Kamill Balatoni[1] naskiĝis en 1912 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de februaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKamill Balatoni estis laboristo en uzino en sia naskiĝurbo. Antaŭ sieĝo de Budapeŝto li soldatiĝis. Li estis deklarita rifuĝinto, tial li estis mortpafita fare de nazioj.
Sporta kariero
redaktiKamill Balatoni en sia aĝo 24 ekprovis la kajakadon sur Danubo, poste li estis invitita al ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 30-foje inter 1938-1943 precipe individue. En la unua mondĉampionumo li estis la dua en 1938. Li estis ankaŭ klubestro ekde 1941, trejnisto de la hungara nacia teamo ekde 1942.
Memorigiloj
redakti- memortabulo en 2011 en Budapeŝto (vidu la foton!)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM43049 hungarlingva datenaro de muzeo