Kampa centaŭreo
La herbeja centaŭreo[1] (Centaurea jacea; sinonimo: Centaurea pratensis[2]) estas planto el la familio de la asteracoj (Compositae aŭ Asteraceae).
Herbeja centaŭreo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Centaurea jacea L. 1753 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Ĝi estas staŭda planto kaj fariĝas 30–70 cm alta. La supraj folioj estas nedividitaj kaj alterne situas sur la tigo. La malsupraj folioj plej ofte estas kurbaj.
La florkapetoj estas 2–4 cm larĝaj. Ili konsistas el rozkoloraj ĝis ruĝeviolkoloraj tubfloroj. La randfloroj de ili estas pligrandiĝintaj kaj sterilaj.
La specio kreskas sur sufiĉe humida, modere nutrariĉa grundo. La planto ofte troviĝas ĉe vojrandoj kaj aliaj pli aŭ malpli herboriĉaj lokoj. Ĝi preferas lomecan grundon. La regiono de disvastiĝo estas Eŭrazio, kun emfazo je la moderaj kaj sudaj areoj.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- nederlande Datumbazo de specioj Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine