Kanado en la Vintra Olimpiko 2006

sporta delegacio

La kanada teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2006 en Torino havis 196 sportistojn. Ili partoprenis en 15 fakoj. Flagtenanto de la kanada teamo estis Danielle Goyette dum la malferma ceremonio respektive Cindy Klassen dum la ferma. La sportistoj atingis 7 orajn, 10 arĝentajn kaj 7 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 5-an rangon. Kunordigis la teamon la Kanada Olimpika Komitato.

Kanado en la Vintra Olimpiko 2006
Flago-de-Kanado.svg
Vintra Olimpiko 2006 en Torino
Flagtenanto:  Danielle Goyette (malfermo)
Cindy Klassen (fermo)
Sportistoj 196 en 15 fakoj
Medaloj
rango: 5
Oro
7
Arĝento
10
Bronzo
7
Sume

24

Information icon.svg
vdr

Kompreneble esenca tasko de la kanadaj sportistoj en Torino estis varbu eksterkanadajn vizitantojn al la sekva vintra olimpiko, kiu post 4 jaroj okazos en Vankuvero, Brita Kolumbio, Kanado. Krome ankaŭ aparta en "kanada domo" - tradicia trunkodomo - en Torino dum la olimpiko kaj ankaŭ en "domo de Brita Kolumbio" ĉe la torina placo Piazzale Valdo Fusi varbiĝis por la olimpiko de 2010.

Eksteraj ligilojRedakti

 
Jennifer Heil[1]
 
la kanada domo en Torino dum la olimpiko kaj ankaŭ
 
"domo de Brita Kolumbio" varbis por la sekva olimpiko
 
Clara Hughes[2]

ReferencojRedakti

  1. Jennifer Heil, liberstila skiisto, en 2010 rikoltis arĝenton, post kiam ŝi jam en 2006, 22-jara, havis oran medalon
  2. Clara Hughes, liberstila sketisto, en 2010 rikoltis arĝenton kaj tiam estis la flagotenanto en la malferma ceremonio, post kiam jam en 2006 ŝi havis oran plus arĝentan medalon. Krome ŝi same sukcese aktivas kiel sporta biciklisto.