Nordmara kanalo

(Alidirektita el Kanalo Nordzee)

La Nordmara kanalo (nederlande Noordzeekanaal) en la provinco Norda Holando de Nederlando ligas la Nordan maron kaj la eks-maran lagon IJsselmeer.

situo de la kanalo en Norda Holando

Konkrete ĝi ligas la akvaĵon IJ de Amsterdamo okcidente ĉe la loĝloko IJmuiden de la komunumo Velsen kun la Norda Maro, kaj oriente kun la IJsselmeer. La nuna kanalo anstataŭigas la inter la jaroj 1817 kaj 1822 konstruitan "Grandan Holandan Kanalon" (Groot Hollandsch Kanaal), kiu venante de Amsterdamo, apud Den Helder enfluas la Nordan Maron.

Apud IJmuiden kaj Amsterdamo sume kvar kluzoj fermas la kanalon kontraŭ tro forta akvoenfluo el la Norda Maro kaj el la IJsselmeer.

la kanalo ĉe Velsen Zuid
satelita bildo de la kanalo, sube dekstre aldone la Amsterdamo-Rejno-kanalo
Beverwijk
fone Amsterdamo