Kanaria dialekto

formo de la hispana lingvo parolata en Kanarioj

La kanaria dialekto, aŭ kanaria parolmaniero, estas la variaĵo de la hispana lingvo propra kaj konvencia de la Kanariaj insuloj, uzata de la ĉirkaŭ du milionoj da loĝantoj de la kastilia kiuj loĝas en tiu atlantikoceana arkipelago. Temas pri dialekta variaĵo enkadrita ene de tio kiu foje estis nomita ankaŭ «atlantika variaĵo», simila al tiu de kelkaj zonoj de Hispanameriko, kaj ankaŭ al tiu de la sudo de la Iberia Duoninsulo, speciale de okcidenta Andaluzio.

La geografia situo de Kanarioj, kiel marpasejo kaj ponto inter kulturoj, okazigis alvenon de terminoj de deveno el angla, franca, portugala kaj araba, same kiel de Ameriko. Ankaŭ la kanariaj praloĝantoj nome Guanĉoj lasis elementojn de sia kulturo inter kiuj ankaŭ vortojn.[1]

La dialekto plej simila al tiu kanaria, pro la historia ligo inter ambaŭ zonoj, estas la kariba hispana, parolata en Kubo, Porto-Riko, Dominika Respubliko, kaj la marborda areo de la Kariba Maro (nome en Venezuelo, norda Kolombio kaj Panamo) kun speciala ricevo de portugal-galega vortaro.[2]

Ŝiboletoj redakti

Populare en la tuta Hispanio oni rekonas parolantojn el Kanarioj per uzado de vortoj kiuj ne estas uzataj en la duoninsula teritorio, kiel ekzemple "gofio" (nome manĝaĵo kiu apenaŭ estas uzata en Hispanio) kaj ĉefe "guagua" por aŭtobuso.

Notoj redakti

  1. «El español hablado en Canarias».
  2. «El habla actual en Canarias. Características generales». Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias. Konsultita la 7an de aŭgusto 2020.

Bibliografio redakti

  • Lengua Española 1 (p. 54), Ed. Alhambra (ISBN 84-205-17766-6).
  • Estudios sobre el español de Canarias, Academia Canaria de la Lengua (ISBN 84-96059-10-3).
  • El español de canarias en su dimensión atlántica: aspectos históricos y lingüísticos, Javier Medina López, Ed. Librería Tirant lo Blanch, S.L. (ISBN 84-8002-950-1).
  • Tesoro lexicográfico del español de Canarias, varios autores, Edita: Viceconsejería de Cultura y Deportes (ISBN 84-7947-080-1).
  • Diccionario de canarismos, Francisco Lemus Editor (ISBN 84-87973-08-6).
  • Gran diccionario del habla canaria, Alfonso Oshanahan Roca, Centro de la Cultura Popular Canaria (ISBN 84-7926-169-2).
  • Diccionario histórico-etimológico del habla canaria, Marcial Morera Pérez, Viceconsejería de Cultura y Deportes (ISBN 84-7947-282-0).
  • Lengua y colonia en Canarias, Marcial Morera Pérez, Globo (ISBN 84-404-6280-8).
  • En defensa del habla canaria, Marcial Morera Pérez, Anroart Ediciones (ISBN 84-96577-34-3).
  • Hualde, José Ignacio (2005): The sounds of Spanish, Cambridge University Press, 2005.

Eksteraj ligiloj redakti