Kanonikejo Sankta Marteno (Zyfflich/Kranenburg)

La kanonikejo Sankta Marteno estis eklezia instituto en la ĉefepiskopujo Kolonjo, ĉefdiakonejo Ksanteno, kiu ekzistis de 1002/21 ĝis 1802.

Iama kanonika preĝejo Sankta Marteno (ĝis 1436), Zyfflich.
Iama kanonika preĝejo Sankta Marteno (1436–1802), nun paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo, Kranenburg.

Historio redakti

Komence de la 11-a jarcento Grafo Balderiĥo de Drenthe donacis je konsento de sia edzino Adela de Elten ĉe la preĝejo Sankta Martino de Zyfflich monaĥejon, kiun li konsekris al Sankta Marteno. La preĝejo de Zyfflich validas ankoraŭ nun – post multaj transkonstruaĵoj kaj detruoj – kiel grava ekzemplo de otida arĥitekturo en Rejnlando. La monaĥejo estis sidejo de dekanujo en la ĉefdiakonujo Ksanteno; la prepostoj de Zyfflich estas dokumenteblaj en la alta mezepoko ofte en la ĉirkaŭaĵo de la kolonjaj ĉefepiskopoj. En 1117 estas dokumentita unuafoje grafo de Kleve kiel vokto de la monaĥejo de Zyfflich. En la sekvatempo ofte okazis konfliktoj inter la kanonikoj kaj la grafoj, ĉar tiuj ĉi arbitre proprigis al si posedaĵojn de la kanonikejo. En la 13-a jarcento la grafoj de Kleve fondis sur vokta bieno en Zyfflich kastelon kaj urbon Kranenburg; En 1297 la kanonikoj devis akcepti la memstarecon de la paroĥo Kranenburg. En 1436 duko Adolfo la 2-a Kleve translokigis la kanonikejon de Zyfflich al la paroĥa preĝejo de Kranenburg, kiu en tiuj ĉi jardekoj estis novkonstruata per monrimedoj el la Krucopilgrimado je Kranenburg. Krom la argumento, ke la remparfortikigita urbo Kranenburg povas proponi al la kanonikoj pli da sekureco ol la vilaĝo Zyfflich, tuj situanta ĉe la landlimo al Duklando Geldern, ankaŭ rolis la klopodo de la duko, akiri plian influon sur la kanonikejon. En la 16-a jarcento humanisto Johann von Vlatten estis preposto de la kanonikejo. La kanonikejo ekzistis en Kranenburg ankoraŭ ĝis la sekularigo en 1802.

Literaturo redakti

  • R. Scholten: Cranenburg und sein Stift. Startz, Kleve 1902.
  • Wilhelm Classen: Das Erzbistum Köln. Archidiakonat von Xanten. de Gruyter, Berlino k. a. 1938 (Germania Sacra. Abt. 3: Die Bistümer der Kirchenprovinz Köln 1).
  • Friedrich Gorissen: Kranenburg. Ein altes Heiligtum des Niederrheins. Boss, Kleve 1950.
  • Leo Schaefer: Der Gründungsbau der Stiftskirche St. Martin in Zyfflich. Fredebeul & Koenen, Essen 1963 (Die Kunstdenkmäler des Rheinlands Beiheft 9), (Samtempe: Bonn, doktortezo, 1957).

Arĥivaĵoj redakti

Grandaj partoj de la kanonika arĥivo perdiĝis post 1802. Parto troviĝas nun en la Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio ĉefa arĥivo je Duseldorfo, stoko Kanonikejo Kranenburg-Zyfflich, aliaj arĥivaĵoj troviĝas en la katolikaj paroĥa arĥivo Sanktaj Petro kaj Paŭlo, Kranenburg.

Eksteraj ligiloj redakti

51.789746.00596