Kantono Ventura

kantono en Kalifornio, Usono

La kantono Ventura - angle Ventura County - estas kantono de Usono en la subŝtato Kalifornio. Ĝia administra centro estas la urbo Ventura, kvankam laŭ loĝantaro la plej granda urbo de la kantono estas Oxnard. La kantono estis fondita la 1-an de januaro 1873. Sian nomon la kantono kaj ties ĉefurbo havas de la hispana misiejo San Buenaventura de la fino de la 18-a jarcento.

kantono Ventura (Kalifornio)
Mapo
Mapo de Kalifornio kun kantono Ventura emfazita
Situo en Kalifornio
Situo de Kalifornio en Usono
Statistikaĵoj
Fondita 1-a de januaro 1873
Ŝtato Usono
Subŝtato  Kalifornio
Ĉefurbo Ventura
Plej granda urbo Oxnard
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
5719 km²
4769 km²
950 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

843 843
148 / km²
Horzono: pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Nomita laŭ: hispana misiejo San Buenaventura
vdr

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 843 843 personoj sur areo de 5 719 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 148 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Santa Barbara, kantono Kern kaj kantono Los-Anĝeleso.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
panoramo de Camarillo
 
la hispana misiejo San Buenaventura
 
nobla hotelo en Oxnard