Kapelo Naskiĝo de Maria (Szekszárd)

Kapelo de Naskiĝo de Maria estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Szekszárd, sur vitejo. Ĝi estas vaste konata ermita kapelo kaj ankaŭ viteja kapelo.

Kapelo de
Naskiĝo de Maria
Kapelo de Naskiĝo de Maria en Szekszárd
Kapelo de Naskiĝo de Maria en Szekszárd
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szekszárd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17511758
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ dokumento jam en la 11-a jarcento estis tie pilgrimejo, kin la turkoj detruis en la 16-a jarcento. En 1739 epidemio pri pesto okazis, poste la loĝantoj votis konstruon de la kapelo omaĝe al Naskiĝo de Sankta Maria. Tio okazis en la 1750-aj jaroj kaj ĝi iĝis tuj pilgrimejo.

Estas ankaŭ alia historio. Laŭ tio dum dominado de turkoj nekonatulo ekloĝis kaj li vivis kiel ermito. Disvastiĝis ankaŭ mirakla fonto, kiu faras sana la malsanulojn. Baldaŭe alvenis aliaj, kiuj sekvis vivon de la ermito. Estas fakto, ke longe franciskanoj zorgis pri la kapelo.

Konstruaĵo redakti

La kapelo havanta en mezo de la fasado turon situas sur deklivo de monteto inter tilioj. Interne la plej grava estas kopia skulptaĵo pri Sankta Maria de Mariazell. La kapelo havas 2 altarojn: ĉe la unua estas videblaj skulptaĵoj pri apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, la alia altara bildo prezentas Sanktan Annan kaj Sanktan Marian.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj redakti