La rivero Kapuas (Indonezie: Sungai Kapuas) situas en Okcidenta Kalimantano. La rivero longas ĉirkaŭ 1 143 kilometrojn. Tial ĝi estas la plej longa rivero de Indonezio, kaj la plej grava rivero en la okcidenta parto de Borneo. Krome ĝi estas la plej longa rivero kiu fluas tra insulo.

Kapuas (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 143 km
Fluo
Geografio
Landoj Indonezio
Regionoj Okcidenta Kalimantano
Map
vdr

La rivero fontas en la montaro de Kapuas Hulu apud la limo kun Sarawak, Malajzio, kaj fluas okcidenten. Ĝi enfluas en la Sudĉinan Maron ĉirkaŭ 20 km sude de la urbo Pontinak, Indonezio. La rivero drejnigas la vastan areon de la Lago Sentarum, vastan naturrezervejon de malsekejoj, dolĉakvaj lagoj, kaj portempe inunditaj arbaroj.

Navigebla tra plejmulto de ĝia longo, la rivero estas esenca transportad-koridoro en Okcidenta Kalimantano. Ĝi estas uzata por transporto de konstruligno ekde la landinterno, kaj por eniro al kontoroj laŭlonge de la rivero. Tiu ĉi havas unu ponton transe, apud Sanggau proksimume kvar cent kilometrojn ekde la enfluejo.

Vidu ankaŭ redakti