Kardamom-Montetoj (tamile : ஏலக்காய் மலை, malajale : കാര്ടമോം ഹില്ല്സ്) estas parto de la sudaj Okcidentaj Ghatoj situantaj en sudorienta Keralao kaj sudokcidenta Tamilnado en suda Barato. Ilia nomo venas de la kardamomo, spico kreskigita en granda parto de la malvarmetaj altaĵoj de la montetoj, kiuj ankaŭ subtenas pipron kaj kafon. Okcidentaj Ghatoj, inkluzive de Kardamom-Montetoj, estas sub konsidero de la Unesko por selektado kiel Monda heredaĵo de Unesko [1].

Kardamom-Montetoj
(tamile : ஏலக்காய் மலை, malajale : കാര്ടമോം ഹില്ല്സ്)
montaro
Plantejo de kardamomo en Kardamom-Montetoj
Landoj Barato Barato
Parto de Okcidentaj Ghatoj
Plej alta Anamudi-Monto
 - alteco 2 695 m s. m.
 - koordinatoj 09° 52′ N 77° 09′ O / 9.867 °N, 77.150 °O / 9.867; 77.150 (mapo)
Periodo Kenozoiko
Biomo Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Vidu (angle) Cardamom Hills
Vidu (angle) Cardamom Hills
Vidu (angle) Cardamom Hills
Vikimedia Komunejo: Cardamom Hills

Geografio redakti

Ili kovras proksimume 2 800 km² da monta tereno kun profundaj valoj, kaj ampleksas la basenojn de la okcidenten fluantaj riveroj Perijaro, Mulajaro kaj Pambao. En la regiono troviĝas Iduki-Baraĵo kaj Mulaperijar-Baraĵo. Ili ligas Anajmalaj-Montetojn en la nordokcidento, Palani-Montetojn en la nordoriento kaj Agastjamalaj-Montetoj en la sudo ĝis Arjankavu-pasejo (je ĉ. 9° N). La spino de la montetoj formas la limon inter Kerala kaj Tamilnado. La plej alta pinto en la montetoj estas Anamudi-Monto, kun alteco de 2 695 metroj en Nacia Parko Eravikulam, la plej alta punkto en Barato sude de Himalajo [2].

Klimato redakti

Tiuj montetoj travivas mezajn ĉiutagajn temperaturojn de 15 °C en vintro al 31 °C en somero (aprilo-majo). La jarpluvo de 2 000 mm al 3 000 mm en Periyar malpliiĝas al malpli ol 1 500 mm en la oriento en Sovaĝejo Svilliputtur. Je la okcidenta flanko, du trionoj el la precipitaĵo estas ricevitaj dum la sudokcidentomusono de junio al septembro. La areoj ankaŭ ricevas pluvokvanton de la nordorientomusono (oktobro-decembro) kaj de premusonaj pluvperiodoj (aprilo-majo).

Referencoj redakti

  1. angle UNESCO, World Heritage sites, Tentative lists, Western Ghats sub cluster, Niligiris. retrieved 4/20/2007 World Heritage sites, Tentative lists
  2. angle Frommers Travel Guide (2007) Wiley Publishing, Inc., retrieved 9/4/2007 Introduction to Cardamom Hills