La karibia guldeno estas planata nova valuto de la karibia insulo Curaçao kaj de Sint-Maarten, la nederlanda suda parto de la insulo Sankta Marteno. Ĝi principe validu ekde la 1-a de januaro 2012, sed laŭ la stato de februaro 2012 ĝi tamen ankoraŭ ne praktike enkondukiĝis[1]. Unu guldeno estu dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estu CMG.

karibia guldeno
valutofloreno
Ŝtato: Curaçao kaj

Sint-Maarten -
memstaraj landoj ene de la Nederlando Reĝlando Nederlando

Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo: CMƒ, CMf, ƒ aŭ f
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro (USD) = 1,79 CMG (fikse)

1 eŭro (EUR) = 2,3725 CMG
1 CMG = 0,4215 EUR (la 13-an de februaro 2012)

vdr

La 10-an de oktobro 2010 oni malfondis la politikan teritorion Nederlandaj Antiloj, kaj sekve principe malfondiĝu ankaŭ la antaŭa valuto, la nederlandantila guldeno: Por la pli etaj insuloj de la insularo jam ekde la jaro 2011 uziĝas la usona dolaro anstataŭ la ĝisnuna valuto, kaj por Sint-Maarten kaj Curaçao, la nederlandantila guldeno principe restu en uzo nur ĝis la fino de 2011 kaj tiam estu anstataŭata per la karibia guldeno, kvankam la dato de praktika enkonduko de la nova valuto nun tamen plu prokrastiĝas.

La insuloj de la teritorio cetere restas parto de la eŭropa ŝtato Nederlando, kvankam la valuto eŭro oficiala en Nederlando ne estas oficiala pagilo en la insularo.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti