Kariera Nikodema Dyzmy

La kariero de Nikodem Dizma (pole Kariera Nikodema Dyzmy) estas la romano plej populara de la pola verkisto Tadeusz Dołęga-Mostowicz. La libro estis publikigita en 1932, kaj estis granda sukceso.

Kariera Nikodema Dyzmy
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Tadeusz Dołęga-Mostowicz
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1932
Eldonejo Rój
Ĝenro romano
vdr

Intrigo redakti

La libro priskribas la kurson de la vivo de la protagonisto, Nikodem, kiu hazarde akceptis inviton ne destinitan al li, kaj sekve troviĝas en diversaj okazaĵoj, kiujn li ekspluatas plej bone de sia ruzo, kaj transformiĝas de simpla homo, nekapabla trovi laboron, al "granda homo", "ekonomia geniulo" kiu preskaŭ fariĝis la Ĉefministro de Pollando.

En pola, la nomo de la libro estas uzata kiel idiotismo kiu signifas bonŝanca kariero.

La libro estis verŝajne inspirinta al la sukcesa libro Being There, de poldevena usona aŭtoro Jerzy Kosiński, publikigita en la angla en 1971. Kosiński ne menciis La kariero de Nikodem Dizma, kiu estis nekonata al anglaj legantoj. Enketo publikigita fare de la Village Weiss en 1982 akuzis Kosiński je literatura ŝtelo, inkluzive de la intrigo de Being There.