Estu tie (angle: Being There) estas libro verkita de la pola aŭtoro Jerzy Kosinski, kaj estis eldonita en 1970.

Being There
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jerzy Kosinski
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1970
Eldonejo Harcourt
Ĝenro satira fikcio
Loko de rakonto Usono
vdr

Intrigo redakti

La libro disvolvas la rakonton de Ĉanc (angle: Chance) Gardiner, mense handikapita maljuniĝanta viro kiu vivas en la hejmo de riĉulo kaj kies sola tasko estas prizorgi la ornamitan ĝardenon de sia patrono. Al Ĉanc estas neniu ŝanco de iu ajn kontakto kun la ekstera mondo krom spekti televidon. Kiam la patrono subite mortas, Ĉanc havas neniun elekton ol eliri en la grandan mondon por la unua fojo en sia vivo. Ĉanc, vestita en la plej belaj vestoj de sia patrono, eliras la domon kaj ne mallonge poste estas alveturita de aŭto. Ĉi tie komenciĝas la rakonto de fakte mense handikapita homo, kiu ĉerpis sian tutan scion pri la mondo el ĝardenado kaj televido, kaj tamen iomete post iom li grimpas sur la socian ŝtuparon kaj plialtigas sian socian statuson farigita pretendi esti kiel tre konvena politika eksperto kaj komentisto, ĝis fine iĝante speciala konsilisto de la Prezidanto de Usono.

Tiu ĉi libro estas fakte kritiko de la moderna socio, en kiu oni bezonas scii ĝuste paroli, paroli kiel kutimas en televido, sed fakte ne necesas, ke reala substanco estu malantaŭ la vortoj.

Filmo redakti

En 1979, filmo bazita sur la libro estis publikigita, reĝisorita de Hal Ashby kaj ĉefrolita de Peter Sellers kaj Shirley MacLaine. Por la filmo, la intrigo de la libro estis prilaborita en pli komikan satiron.

En la filmo, Ĉanc ne estas portretita kiel persono kun intelekta handikapo, sed kiel analfabeta persono kun akuta kaj nedifinita neŭrologia handikapo, rememoriga pri aŭtismaj trajtoj. Al Ĉanc mankas seksa ekscitiĝo, mankas frustriĝo, mankas humuro kaj ajna kompreno de sociaj kaj situaciaj alludoj. Lia handikapeco igas lin ĉiam paroli en seka, senpretenda kaj malvarmeta stilo. Kombinado de ĉi tiu parolmaniero kun lia eleganta vestaĵo igas lin perceptita kiel edukita kaj estiminda persono. Kiam li ne komprenas, kion li devas diri, li plu parolas pri la sola temo, kiun li profunde studis dum sia tuta vivo - ĝardenado. La publiko, same kiel la prezidanto mem, perceptas liajn rimarkojn pri ĝardenado kiel profundajn politikajn metaforojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti