Karl Christian Gmelin

Karl Christian Gmelin (1762-1837) estis germana kuracisto, botanikisto, naturalisto, profesoro pri Naturhistorio en Karlsruhe, amiko de la poeto Johann Peter Hebel (1760-1826) kaj frato de la gravuristo Wilhelm Friedrich Gmelin (1760–1820). Li estis direktoro de la Botanika Ĝardeno en Karlsruhe kaj aŭtoro de trivoluma verko Flora Badensis Alsatica (1805–08).

Karl Christian Gmelin
(1762-1837)
Germana kuracisto, botanikisto kaj naturalisto. La specioj Agropyron gmelinii, Artemisia gmelinii, Avena gmelinii, Elymus gmelinii, Roegneria gmelinii, Trisetum gmelinii, ricevis tiujn alnomojn omaĝe al li.
Germana kuracisto, botanikisto kaj naturalisto. La specioj Agropyron gmelinii, Artemisia gmelinii, Avena gmelinii, Elymus gmelinii, Roegneria gmelinii, Trisetum gmelinii, ricevis tiujn alnomojn omaĝe al li.
Persona informo
Naskiĝo 18-a de marto 1762
en Badenweiler, Germana Imperio
Morto 26-a de junio 1837
en Karlsruhe, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Grandduklando Badeno vd
Alma mater Universitato de Strasburgo
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Familio
Gefratoj Wilhelm Friedrich Gmelin vd
Profesio
Okupo botanikistokuracistogeologo • entomologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li unue frekventis la Latinan Lernejon en Mülheim kaj ekde 1778 li studis medicinon kaj natursciencojn en la Universitato de Strasburgo. En 1784, li ricevis sian doktorecan diplomon en la Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo. Samepoke, li establiĝis en Karlsruhe kiel kuracisto. Dum kvindek jaroj li donis scienc-klasojn en renoma loka lernejo. En 1786, Gmelin iĝis direktoro de la Kabineto pri Naturhistorio de la margraflando (nuna Ŝtata Muzeo pri Naturhistorio en Karlsruhe) kaj de la Botanika Ĝardeno de Karlsruhe.

La hodiaŭa botanika ĝardeno de Karlsruhe estis origine de li kreita. En 1792, li estis elektita kiel membro de la Leopoldina Akademio. Inter 1794-1797, li iris al Ansbach pro la tumulto de la revolucio kaj protekti sian kolekton. Gmelin studis botanikon, zoologion, mineralogion, geologion kaj vulkanologion. Ekde 1803, Gmelin estis membro de la Sankomitato de la Granda Duklando Baden, kaj ekde 1814 li iĝis ano de la Minkomitato, tie kie li tenis la titolon kiel Privata Konsilisto.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti