Karl Friedrich Schwanitz

Karl Friedrich SCHWANITZ (naskiĝinta la 28-an de januaro 1823 en Zillbach (Schwallungen-Zillbach, mortinta la 30-an de aprilo 1903 en Vajmaro) estis germana juĝisto, jurscienculo kaj fremdultrafikantaŭeniganto. Liaj profesia laboro kaj libertempa engaĝiĝo aparte benaj estis por Ilmenau.

Karl Friedrich Schwanitz
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1823 (1823-01-28)
en Zillbach
Morto 30-an de aprilo 1903 (1903-04-30) (80-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Karl Friedrich Schwanitz
Profesio
Okupo juĝisto vd
Aktiva en Ilmenau vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Scheffel-monumento en Ilmenau kies starigon iniciatis Schwanitz

Vivo redakti

Schwanitz estis filo de la grandduka saksia-vajmara financadministranto Carl Christoph Schwanitz kaj de Juliane Bach. Pere de sia patrino Schwanitz estis parenca al la Bach-muzikdinastio. Schwanitz junulis en Creuzburg de 1829 kaj en Eisenach de 1835, kie lia patro laboris kiel impostkomisaro. Li trapasis sian abiturientan ekzamenon en Eisenach.

En 1842, Schwanitz komencis studi juron ĉe Universitato de Jena, kion li daŭrigis en Hejdelbergo. Lia proksima amikeco kun la poeto Joseph Victor von Scheffel komenciĝis tie en la vintra semestro de 1844/45 kiun finigis la morto de Scheffel en 1886.

Dum liaj studoj li iĝis membro de la studenta Burgkeller-samideanaro de Jena en 1842, la Teutonia-korporacio en 1845 kaj la Allemannia-korporacio (Hejdelbergo) en 1847. En 1846 Schwanitz ricevis laboron en Eisenach. Fininte sian juran preparan servon (kiel urba kortumakceptisto) li iĝis tie urba sekretario en 1847 kaj finfine en 1852 dua urbestro.

En 1859 Schwanitz geedziĝis kun la filino de la turingia pastro Luise Wilhelmine Laura Fritzsche (1837-1884) en Magdala. La geedziĝo surmondigis tri infanojn. En 1860 Joseph Victor von Scheffel transprenis la baptopatrecon de la unuenaskita filo Herrmann.

De 1857 ĝis 1872 Schwanitz laboris kiel magistratano en Apolda. Li fondis la kooperativan antaŭpag-asocion Apolda, kiun li administris ĝis 1872. La fondiĝo de la Kooperativa antaŭpagasocio en Apolda, kie li estis prezidanto de la kontrola estraro, ankaŭ estiĝis danke al lia iniciato.

Fruktodonaj jaroj en Ilmenau redakti

En 1872 Schwanitz iris al Ilmenau, kie li iĝis ĉefjuĝisto kaj laboris tie ĝis sia emeritiĝo en 1899. Krom lia laboro kiel juĝisto, Schwanitz okupis estrajn postenojn en la kooperativa movado en Turingio: de 1874 ĝis 1895 li estis la direktoro de la turingiaj antaŭpag-asocioj; en 1895 li estis nomumita honora prezidanto. Dum kelkaj jaroj li estis estro de la kongrestagoj de Allgemeiner Verband der auf Selbsthilfe beruhenden Deutschen Erwerbs- und Wirtschaftsgenossenschaften (kies fondinto estis Hermann Schulze-Delitzsch). Kiel membro de fakkomisiono nomumita fare de la Regna justicoficejo, li estis implikita en la diskutadoj slizi novan kooperativan leĝaron en 1887.

En Ilmenau, Schwanitz estis tre engaĝita en socialaj aferoj; li intertraktis konfliktojn pri la vendo de grundoj por la konstruado de la fervojaj linioj inter Arnstadt kaj Ilmenau respektive Ilmenau kaj Großbreitenbach. Li ankaŭ transprenis la prezidantecon de la asocio por la plibeligo de Ilmenau, kiu prizorgis la kuraclokojn kaj arbarvojojn ene de la urbo kaj en la ĉirkaŭaĵoj. Interalie, la asocio konstruis la kabanojn ĉe Schwalbenstein-pinto kaj la t.n. Goeto-domon apud Kickelhahn.

Gabelbachkomunumaj agadoj redakti

Schwanitz ankaŭ estis implikita en la agadoj de la intelektula kaj Goethe-memorfleganta klubo Gabelbachgemeinde kies anoj renkontiĝis ĉe Ĉasdomo Gabelbach. En 1878 li venigis sian amikon Joseph Victor von Scheffel al Ilmenau por ferii: Scheffel dorlotite dum tiuj semajnoj nomumitis oficiala poeto de Gabelbach-komunumo. Inter 1876 kaj 1885 Schwanitz partoprenis entute 517 klubkunvenojn. En 1886, Schwanitz engaĝiĝis pri la starigo de Scheffel-monumento kaj en 1887 li iĝis prezidanto de la Gabelbach-anoj. En la sama jaro li estis nomumita justickonsilisto de la Grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj tiel rajtis sidi en la landa parlamento. Post retiriĝo en 1899 li translokiĝis al Vajmaro.

Honoroj redakti

 
Ŝildo strata kun informoj pri Schwanitz

En 1890, Schwanitz ricevis honoran civitanecon de la urbo Ilmenau. En 1892 oni aljuĝis al li la ordenon (tria klaso) Hausorden vom Weißen Falken (kavalirkruco). Finfine, post 50 jaroj da ŝtatservo, Schwanitz estis nomumita justica reĝkonsilisto en 1896. En la sama jaro, Ilmenauer Schulstraße (proksime de la dua domo de Goeta lernejo) estis alinomita je Schwanitzstraße. Post retiriĝo en 1899 li translokiĝis al Vajmaro.

Literaturo redakti

  • Amtsblatt der Stadt Ilmenau (4.4.2008): Karl Friedrich Schwanitz. nr. 03/08, p. 16.
  • Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Volumo I: Politiker. Subvolumo 5: R–S. Winter, Heidelberg 2002, ISBN 3-8253-1256-9, p. 383-384.
  • Karl Friedrich Schwanitz, Genossenschaftliches Hilfsbüchlein, 1896
  • Blätter für das Genossenschaftswesen, 29.8.1896, p. 367-368

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Karl Friedrich Schwanitz en la germana Vikipedio.