Karl Michael Komma

Karl Michael KOMMA (* 24-an de decembro 1913 en Asch/Bohemujo) estas germana komponisto kaj muzikpublicisto.

Karl Michael Komma
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1913 (1913-12-24)
en
Morto 23-an de septembro 2012 (2012-09-23) (98-jaraĝa)
en Memmingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto • universitata instruisto • publikigisto • muzikredaktisto
vdr

Vivo redakti

Karl Michael Komma studis ĉe la Germana Akademio en Prago ĉe George Szell, Fidelio Finke kaj Theodor Veidl, antaŭ kiam li aŭtunon de 1934 iris al Heidelberg por studi ĉe Heinrich Besseler muziksciencon. Komma doktoriĝis en 1936 per tezo pri Jan Zach (1699-1773). Tiutempe li ankaŭ studis kompozicion ĉe Wolfgang Fortner, kiu kiel dirigento engaĝiĝis por Komma (Donaueschingen, unua prezentado de „Deutschen Tänze“ por arĉorkestro, 1938).

Ekde 1940 ĝis 1945 Komma estris la muziklernejon en Reichenberg (Bohemujo) kaj estis premiita pro siaj atingaĵoj. Li ankaŭ elpaŝis jam en 1935 per kantato por manifestacio de la naziisma studentoligo NSDStB, komponis jubilĥoraĵon pri la anekso de Ĉeĥujo far Hitler (1938) kaj elpaŝis per pamfleto kontraŭ Gustav Mahler (1939). [1]

Profesoro Karl Michael Komma instruis ekde 1954 ĝis 1989 muzikhistorion, kontrapunkton kaj kompozicion ĉe la Muzikaltlernejo je Stutgarto kaj aktivas kiel muzikpublicisto kaj komponisto de ampleksa verkaro eĉ kiel maljunulo.

Verkoj (selekto) redakti

  • Du konĉertoj por piano kaj orkestro
  • Psalmkantato
  • Mateopasiono por akapela ĥoro
  • Lamento di Tristano por orkestro
  • Triptychon Christ ist erstanden
  • Lasso-Fantazio por orgeno
  • Te Deum por orgeno
  • Arĉkvarteto
  • Lidoj laŭ Hölderlin, Celan kaj Härtling
  • Hommage à Händel für Chor a cappellva
  • Kantato Die Hütte Gottes (1977 unuafoje prezentita de Oratorienchor Ulm direktata de Edgar Rabsch okaze de la 600-jara jubileo de la meto de fundamenta ŝtono de la Katedralo de Ulm)
  • Kvar pecoj por ĉamborkestro (1987, dediĉita al Reutlinger Jugendorchester)
  • Elegio kaj skerco por angla korno kaj orkestro (1999, dediĉita al Rainer M. Schmid)
  • Tri duoj por violonĉelo kaj fagoto (1986)
  • Sapphische Strophen por fagoto, violoncelo kaj piano (1981, dediĉita al Friedrich Edelmann kaj Rebecca Rust)
  • Japanisch-deutsche Jahreszeiten 1995/96, Hajkoj por fagoto, violonĉelo kaj piano
  • Tanz des Grossen Friedens, granda konĉerto por violonĉelo, fagoto, piano kaj arĉorkestro (1993, dediĉita al Lia Imperiestra Moŝto la Imperiestro Akihito de Japanujo kaj Ŝia Imperiestra Moŝto la Imperiestrino Michiko von Japan)

Publikaĵoj redakti

  • Johann Zach und die tschechischen Musiker im deutschen Umbruch des 18. Jahrhunderts. Heidelberg, Phil. Diss., 1939. - Würzburg, 1938, 124 S. (Auch beim Bärenreiter-Verlag, Kassel, als: Heidelberger Studien zur Musikwissenschaft. Band 7)
  • Das böhmische Musikantentum (1960)
  • Musikgeschichte in Bildern (1961)
  • Lieder und Gesänge nach Friedrich Hölderlin (1967)
  • Lebenserinnerungen Lebenswege (1999)

Referencoj redakti

  1. Fred K. Prieberg in Musik im NS-Staat, 1982, und ders. in Macht und Musik, 1992

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Violinkonzerte (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3216197 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)