Károly Bodó

(Alidirektita el Karlo Bodó)

Károly Bodó (naskiĝis en 1903 en Monor, mortis en la jaro 1963) estis hungara oficisto. Esperantistiĝis en 1921.

Kovrilpaĝo de Frederiko Karinthy: Norda Vento; trad.: Karlo Bodó; 1926; R. Mosse; Berlino


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

BODÓ Károly, hungaro, oficisto. Naskiĝis en 1903 en Monor. Esperantisto de 1921. Resp. redaktoro de Literatura Mondo dum ĝia dua periodo; noveltradukoj ankaŭ en Hungara Heroldo. Varbis por Esperanto kelkajn hungarajn verkistojn. Siajn unuajn tradukojn li kontribuis al Literatura Mondo (unua periodo), kaj en 1926 aperis liatraduke novelaro de F. Karinthy, Norda Vento. Tiuj tradukoj jam pruvis neordinaran talenton, kiu brilis en lia traduko de la profunda Babits-romano, La Cikoni-kalifo, (1929) kaj trovis entuziasman laŭdon ĉe recenzistoj kaj la Akademio. En 1933 li amplekse kunlaboris al Hungara Antologio per noveltradukoj, kiuj neniel perfidas liajn antaŭajn sukcesojn. Kio karakterizas liajn laborojn, tio estas unue, trafgusta elekto de tradukindaj verkoj, kaj due, naturstila rekreo de la originalo, tiel ke ĝi ŝajnas nova originalo Esperanta. Ligate per literaturaj laboroj, la Budapestaj Esperantaj verkistoj ricevis ian similecon de stilo, kiu ne estas facile difinebla, kaj kies rekoneblo ne dependas simple de konata neologismo; ĉar tio ja ne estas trajto de la Bodó-verkoj. W. B. JOHNSON.