Karolina Turo

belvideja turo sur Kaitsch-monto apud Kiliansroda

Karolina Turo (germane Karolinenturm) estas belvideja turo sur Kaitsch-monto apud Kiliansroda, Germanujo. Ĝi altas 26 metrojn kiu starigitis en 1909 el kalka grejso je honoro de la tro frue mortinta granddukino Karolino (Saksio-Vajmaro-Eisenach). Post surgrimpo de 106 ŝtupoj ĝis la belvedera platformo oferiĝas al oni bona malproksimdistanca vido ĝis Vajmaro, Kiliansroda, Mechelroda, Mellingen, la Turingia Baseno kaj - dum bonegan veterkondiĉoj - eĉ ĝis Kyffhäuser kaj Harco. Sude facile ekkoneblas la ĉeno de Turingia Arbaro.

Karolina Turo
observturo
Lando Germanio vd
Situo Kiliansroda
Situo
Geografia situo 50° 53′ 35″ N, 11° 21′ 54″ O (mapo)50.8930311.36491Koordinatoj: 50° 53′ 35″ N, 11° 21′ 54″ O (mapo)
Karolina Turo (Turingio)
Karolina Turo (Turingio)
DEC
Karolina Turo
Karolina Turo
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Karolina Turo
Map
Karolina Turo
vdr
Karolina Turo sur Kaitsch-monto

Kune kun du najbaraj turoj - Hain-turo apud Vajmaro kaj Paŭlina Turo apud Bad Berka – ĝi unuiĝas per la 26 km longa migradopado Drei-Türme-Wanderweg.[1]

Historio redakti

Kaitsch estis pro sia elstara situo nature ĉefloko dum la unua geodezio-kampanjo de la Turingiaj Ŝtatoj en la jaro 1851-a. En 1888 metitis trigonometria punkto de la Gvardia kavaleribrigado Potsdamo por la prusa geodezimezurado. Supre instalitis ligna observadejo. Poste alikonstruis ĝin anoj de Thüringerwald-Verein kaj faris de ĝi belvidejon. Ĝi tamen devis malkonstruiĝi en 1904 pro troa kadukemo.

En 1905 kolektiĝis anoj de turkonstrusocieto por starigi konstruaĵon en honoro de la mallonge antaŭe mortinta juna granddukino Karolino de Saksio-Vajmaro-Eisenach. La sumo de 18.000 kovritis danke al monkolektoj tutlandaj de societoj kaj unuopuloj. La ŝtonoj por la turo devenas el la ŝtonrompejo ĉe Mechelroda. La meto de la fundamenta ŝtono estis en la 28.6.1908 dume la festa inaŭguro faritis en la 7.11.1909. Dum GDR-tempo la tuto ne prizorgitis longe. Ekde 1987 la anaro Kötschberggemeinde e.V. engaĝiĝis pri laŭpaŝa rekonstruo. Renovigitis fenestroj kaj tegmento; la altebenaĵo kun gazonoj, sidbenkoj, ludejo kaj informpadeto por sciemuloj.

Notoj redakti

Literaturo redakti

  • Hartmut Stabe: Türme im Großherzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach. Entdecken, Besuchen, Erwandern. Weimar 2005, ISBN 3-930687-46-1

Eksteraj ligiloj redakti