Paŭlina Turo (germane: Paulinenturm) estas belvidejo en Bad Berka, Germanujo. Troviĝas ĝi en alteco de 416 metroj sur Adelsberg-monto ĉe la eosta urborando, ĉ. 150 m supre de la valogrundo de Ilm.

Paŭlina Turo
observturo
Lando Germanio vd
Situo Bad Berka
Situo
Geografia situo 50° 54′ 8″ N, 11° 18′ 0″ O (mapo)50.902211.3Koordinatoj: 50° 54′ 8″ N, 11° 18′ 0″ O (mapo)
Paŭlina Turo (Turingio)
Paŭlina Turo (Turingio)
DEC
Paŭlina Turo
Paŭlina Turo
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Paŭlina Turo
Map
Paŭlina Turo
vdr

Historio redakti

 
Aspekto disde Eselsteig-pado

Paŭlina Turo starigitis en 1884 laŭ komisio de la loka Kuraceja kaj plibeligada societo. Por financi la tuton faritis lotumado kaj monkolektoj.[1] Konstrulaboradoj faritis de loka firmao kiu intencis krei similaĵon je mezepoka gvatturo el berka-a kalkŝtono. Por ŝpari kostojn la ŝtuparo estis nur ligna. Detalemaj laboristoj elpensis variajn embrazurojn kiel lumenlasejojn aŭ simplajn ornamaĵojn kaj metis belan blazonan ŝtonon enmuren.

La turo nomitis por la hereda granddukino Paŭlino (Saksio-Vajmaro-Eisenach) ankaŭ por gajni la gracon kaj la apogon fare de la kortego en Vajmaro.[2]

Laŭ peto de Hermann Siewert, ĝardenisto el Bad Berka, konstruitis apudture kabano, kies knajpan uzon al si prenis la Siewert-oj. Per altenhisita turoflago signaliĝis la trinkeja malfermo. La treege frekventata gastejo krimfajre brulkonsumiĝis sed tuj anstataŭigitis per nova ejo: ĝi inaŭguritis en la 3.8.1932 sub la nomo Hermann-Siewert-Hütte. En la 26.5.1935 dua eĉ pli granda domo malfermitis tuj najbare tenadota fare de la Kuraceja kaj plibeligada societo. Dum la Dua mondmilito Wehrmacht konfiskis la turon por utiligo aerobservada.

Kiam eroj de Bad Berka bombade fare de la Aliancanoj damaĝitis minego eksplodis je 150 metroj for de ĉe nia loko: tiam kaj la restoracio kaj la turo ege suferis. Ĝis 1950 sukcesis provizora flikado de la turo. Dum GDR-tempo la turo (ekde 1950) nomiĝis Pacturo kaj nur post Turniĝo ĝi reakiris sian historian nomon. Kune kun du najbaraj turoj - Hain-turo apud Vajmaro kaj Karolina Turo apud Kiliansroda – ĝi unuiĝas per la 26 km longa migradopado Drei-Türme-Wanderweg.[3]

Post 1960 anoj engaĝiĝemaj de Bad Berka petis rekonstruon de la gastejo kaj fakte en la 1.8.1964 okazis la solena remalfermo. Malpermeso eniri la kadukan turon ordonendis en 1982 - tamen la urbaj konsilianoj daŭre agnoskis la valoron turan. Restaŭrado profunda (vandarplibonigo, fendoŝtopado) ekis sub la gvidado de la urba arĥivisto Ludwig Häfner kun helpo de la studentaj montogrimpistoj de Hochschulsportgemeinschaft Weimar kaj soldatoj de la Ruĝa Armeo (speciale rilate la akvoprovizadan tubarometon). De 1992 pri turo kaj knajpo responsas Kur- und Fremdenverkehrsverein Bad Berka.

Datenoj teĥnikaj redakti

La tura alteco estas de 26 metroj; la ekstera diametro estas nur de 7 metroj ĉepiede pro kio la tura tuto ŝajnas tre svelta kaj eleganta. Interne ligna helikŝtuparo kun 143 ŝtupoj kondukas onin al la belvederplatformo. La plej alta etaĝo havas fenestrojn kaj kontraŭveteraĉprotektan feran klapon. Ekde 2009 lumigas la turon nova instalaĵo en variaj koloroj. Ĝi solene ŝaltiis en la 23.8.2009 dum arbara festo okaze de la 125-a datreveno konstrua (125 Jahre Paulinenturm). La Paŭlina Turo, kun du najbaraj belvidejoj - t.e. Karolina Turo apud Kiliansroda kaj Hain-turo apud Ehringsdorf) - unuiĝas pere de la 26 km longa migradopado Drei-Türme-Wanderweg.[4] Dum bonaj veterkondiĉoj desupre spektatas la urbo Bad Berka kaj multon de la naturprotekta zono Mittleres Ilmtal. De tempo al tempo videblas eĉ Großer Inselsberg kaj (norde) Brocken.

Literaturo redakti

  • Hartmut Stabe: Türme im Großherzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach – Entdecken – Besuchen – Erwandern. Weimar 2005. ISBN 3-930687-46-1. Pri Paŭlina Turo vidu p. 81–105.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Thüringer Freilichtmuseum Hohenfelden (eld.): Unterwegs im Tal der Ilm. Wissenswertes und Informatives für Touristen und Einheimische, MFB-Verlagsgesellschaft, Eisenach 1998, p. 57-58, ISBN 3-931431-10-X
  2. Prie sur la municipa retpaĝaro
  3. Mittleres Ilmtal - Tourismus
  4. Porturismaj paĝoj Mittleres Ilmtal - Tourismus