Kartvela Nacia Konsilio de Junularaj Organizoj
La Kartvela Nacia Konsilio de Junularaj Organizoj - kartvele საქართველოს ახალგაზრდულ ორგანიზაციათა საბჭო (საოს SaoS), en la forumo ankaŭ kutimas la anglalingva mallongigo NCYOG - estas federacio en Kartvelio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Kartvela Nacia Konsilio de Junularaj Organizoj estas la urbo Tbiliso.
Kartvela Nacia Konsilio de Junularaj Organizoj | ||
---|---|---|
საქართველოს ახალგაზრდულ ორგანიზაციათა საბჭო | ||
organizaĵo | ||
Lando(j) | Kartvelio vd | |
Sidejo | Tbiliso, Kartvelio | |
Retejo | Oficiala retejo | |