Karuna-Shechen estas homhelpa asocio kunfondita en 2000 de la franca tibetobudhana monaĥo, fotisto kaj aŭtoro Matthieu Ricard kaj Ŝétchen Rabjam Rinpotché. Ĝi agadas en Barato, Nepalo kaj orienta Tibeto en la laborkampoj de sano, edukado, komunuma daŭripova disvolviĝo kaj povigo de virinoj. Ĝi ankaŭ intervenis favore al kultura konservado. Ĝi havas filiojn en Francio, Usono, Kanado, Svislando kaj Honkongo[1].

Karuna-Shechen
Anglalingva logotipo de la asocio
Anglalingva logotipo de la asocio
Humanitara helpo
Komenco 2000 vd
Sidejo  Francio - Parizo
Tipo asocio
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio laŭ leĝo de 1901
vdr

Deveno redakti

 
Matthieu Ricard en 2017 en Nepalo

La bonfaraj agadoj de Matthieu Ricard kaj Rabjam Rinpotché komenciĝis dum la 80-aj jaroj, sed la organizaĵo oficiale fondiĝis en 2000[2]. Ĝia nomo devenas de la sanskrita vorto Karuṇā ("kompatemo") kaj de la monaĥejoj Ŝeŝen, monaĥejoj de la budhisma skolo Njingmapa, en unu el kiuj loĝas Matthieu Ricard.

Financado redakti

Komence, nur la kopirajtoj de la libroj de Matthieu Ricard financis la asocion. Ekde tiam, ĝi estis subtenata ankaŭ de donacoj de multnombraj donacantoj kaj filantropoj. Krome aldoniĝas ĉiuj profitoj de la konferencoj kaj la fotaj kopirajtoj de ĝia franca kunfondinto. En 2019, la ĝenerala buĝeto estis je 2.617.000 USD, kies 8% da administraj kaj funkciaj kostoj kaj 13% da komunikadaj kaj fondusokolektadaj kostoj. La rimedoj kaj donacoj reprezentis 3.120.000 USD, kies 10% el la aktivecoj kaj kopirajtoj de Matthieu Ricard, 8% el firmaaj donacoj, 26% el subvencioj, kaj 56% el unuopaj donacoj. La projekta budĝeto estis je 2.061.000 USD, kies:[3]

  • 56% por sano
  • 15% por daŭripova komunuma disvolviĝo
  • 9% por klerigado
  • 6% por naturmedio
  • 3% por povigo de virinoj
  • 11% por aliaj projektoj.

(ĉi-tiuj datumoj ne kovras la aktivecojn en Tibeto)

Aktivecoj redakti

Ĝenerala priskribo redakti

En 2017, artikolo en la ĉiutaga ĵurnalo Le Temps asertis: "Hodiaŭ ĝi helpas 250.000 homojn ĉiujare en Barato, Nepalo kaj Tibeto. Manĝaĵo, sano, edukado, lukto kontraŭ kontrabando de organoj: humanaj programoj profitigas malavantaĝajn loĝantarojn en foraj urbetoj. Pro jara budĝeto de proksimume 3 milionoj da dolaroj"[4].
La asocio havas gravajn agojn por instruado kaj en la sano-kampo. Matthieu Ricard atestis en 2011: "Hodiaŭ ni havas 15 klinikojn, du el kiuj estas grandaj. Ni eksciiĝis pri la mizero de la kuracadoj en Barato kiam ni konstruigis monaĥejeton en tre malproksima loko, kie ni neniam vidis kuraciston. Do ni decidis krei moveblan klinikon: kamioneto, kiu veturas kun kuracisto kaj flegistinoj. [...] Ni ankaŭ faras preventadon, precipe en aferoj de infana morteco. [...] Ni havis grandegan efikon sur areo duoble pli granda ol Francujo. Miloj da homoj estis trejnitaj. Kaj ni persistis ĉe la lokaj aŭtoritatoj tiel multe, ke ili oficiale transprenis la planojn"[5].

Programoj[6] redakti

Helpo por komununoj redakti

  • Atingo al akvo
  • Elektrigo per sunpaneloj
  • Kreado de ekologiaj legomĵardenoj
  • Helpo al antaŭsavado de naturmedio
  • Luktado kontraŭ homkontrabandado
  • Priparado al postkatastrofa administrado

Sano redakti

  • Administrado de malsanulejoj kaj moveblaj dispensarioj
  • Tradicia tibeta kuracarto, akupunkturo, fizioterapio
  • Ina sano kaj higieno
  • Instruado pri sukuro
  • Bestkuracaj moveblaj dispensarioj
  • Paliativaj kuracadoj

Klerigado redakti

  • Programo de disvolviĝo por juninfanaro
  • Helpo al administrado de urbetaj lernejoj
  • Helpo al publikaj foraj lernejoj
  • Kursoj pri komputado
  • Instruado pri jogo

Povigo de virinoj redakti

  • Legopovigaj kursoj
  • Metiaj instruadoj (notinde sunenergiaj teknikistoj kaj elektrorikiŝaj kondukistoj).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (franclingve) Karuna-Shechen subtenas popolojn sur la kulmino de la mondo arkivo 17-a de novembro 2009, Fondaĵo GoodPlanet.
  2. (fanclingve)Oficiala retejo arkivo Karuna-Shechen. Konsultita la 22-an de novembro 2016.
  3. (franclingve) Jara raporto 2019, p.23
  4. (franclingve) « Matthieu Ricard: « Kio ne estas donita, tio estas perdita » », Le Temps,‎ decembro 2017 (legi rete arkivo, konsultita la 25-an de septembro 2018)
  5. (franclingve) « Matthieu Ricard, vojo de konstruanta monaĥo », L'Express.fr,‎ 3a de decembro 2011 (legi rete Arkivigite je 2020-06-06 per la retarkivo Wayback Machine arkivo, konsultita la 8-an de oktobro 2018)
  6. (franclingve) Jara raporto 2019, p.6