Kaskinen
Kaskinen, en la sveda Kaskö, estas urbo en la provinco Ostrobotnio de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. Kun nur 1500 loĝantoj Kaskinen estas la plej malgranda urbo en Finnlando. Kaskinen estas dulingva urbo, el la loĝantoj 67% parolas la finnan kaj 30% la svedan.

Kaskinen | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbeto komunumo urbo ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
Provinco | Ostrobotnio | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 208 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 114 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 62° 23′ N, 21° 13′ O (mapo)62.38472222222221.222222222222Koordinatoj: 62° 23′ N, 21° 13′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 10,64 km² (1 064 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Geografio
redaktiKaskinen situas ĉe Botnia golfo sur insulo, kiu havas du pontojn al la kontinento. Laŭ la stato de 2023 en la insulo vivis 1 208 loĝantoj sur areo de 11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 114 loĝantoj/km². La insula teritorio havas komunan limon kun Närpes, pro la du indikitaj pontoj. La urbo estas natura haveno kaj ĝi estas ligita per fervojo al Seinäjoki. En la 1980-aj jaroj la urbo havis konekton per ŝipo al Svedio al urbo Gävle.
Historio
redaktiLa sveda reĝo Gustavo la 3-a fondis la urbon en jaro 1785, sed ĝi estis loke grava haveno jam antaŭ tio. Ĝis la 19-a jarcento fiŝkaptado kaj komerco estis la plej gravaj okupoj de la urbanoj, sed dum la 20-a jarcento al la urbo estis konstruita fervojo kaj pli granda porto, segejoj, alia industrio kaj fiŝfabriko.
En la 1970-aj jaroj kompanio Metsä-Botnia fondis celulozan fabrikon en la urbo kaj la urbo kreskis per novaj finnlingvaj loĝantoj kaj la iam plene svedlingva urbo ekhavis finnlingvan plimulton.
Evoluo de la loĝantaro
Jaro | Entute | finnalingvaj | svedlingvaj | alilingvaj |
---|---|---|---|---|
1880 | 778 | 0 % | 100,0 % | 0 % |
1900 | 916 | 3,5 % | 96,5 % | 0 % |
1920 | 1.383 | 33,6 % | 66,4 % | 0 % |
1930 | 1.421 | 25,1 % | 74,7 % | 0,2 % |
1950 | 1.663 | 40,5 % | 59,5 % | 0 % |
1960 | 1.484 | 48,5 % | 51,5 % | 0 % |
1970 | 1.302 | 55,8 % | 44,2 % | 0 % |
1980 | 1.914 | 72,0 % | 27,7 % | 0,3 % |
1990 | 1.780 | 71,8 % | 27,7 % | 0,5 % |
2000 | 1.564 | 68,1 % | 30,3 % | 1,6 % |
2005 | 1.482 | 67,4 % | 30,4 % | 2,2 % |
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo de urbo Kaskinen (en la finna, sveda kaj angla lingvoj)