Giganta barelo

(Alidirektita el Kastela kelo en Mikulov)

Kastela kelo en Mikulov estas famigita per la tn. Giganta barelo, vere eble la plej granda barelo en Ĉeĥio. La barelo troviĝas en la kelo de kastelo en Mikulov, kiu estas konsisto de ekspozicio nomata Vinberkulturado kaj vinproduktado. La barelo estas ties plej atrakta eksponaĵo kaj ĝi estis ĉi tie instalita jam en la jaro 1643! Ĝi estas 6,5 m longa, 4,5 m larĝa kaj ĝi ampleksas 1010 hektolitrojn da vino! En la kastelaj keloj estas ankaŭ ekspoziciataj malnovaj vinpremiloj de ĉiuj tipoj el la 18-a kaj la 19-a jarcentoj. Dum eksterordinaraj okazoj oni aranĝas ĉi tie gustumadojn de vinoj.

Giganta barelo en Mikulov

Vidu ankaŭ redakti