Kastelo Andrássy (Monok)

La Kastelo Andrássy estas unu el la historiaj monumentoj de Monok.

Kastelo Andrássy en Monok

Historio redakti

La familio Andrássy akiris la bienon helpe de geedziĝo en la 1600-aj jaroj. La familio konstruis barokan kastelon en la 1750-aj jaroj. Kapelo estis alkonstruita en 1771. En la 19-a jarcento ĝi estis trakonstruita laŭ klasikismo. Ekde 1881 ĝi ne estis loĝata, ekde 1914 oni profitas ĝin lernejo.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo situas sola en granda parko. La konstruaĵo ĉefe formas U-literon. La fasado estas simetria, meze sur 4 kolonoj balkono etendiĝas. La 2 flankaj aloj helpe de la ĉefkonstruaĵo formas internan korton. Post la ĉefenirejo granda ĉambro estas videbla, kie estas atingeblaj la ŝtuparejo, koridoro, elirejo al la korto. Enirejo de la origina kapelo funkcias el la koridoro, sed la galerio havas pordon al la etaĝa koridoro. La ornama ĉambro troviĝas sur la etaĝo kune kun la balkono. La muroj estas kovritaj per freskoj.

Fontoj redakti