Kastelo Atzenbrugg

muzeo en Aŭstrio

Kastelo Atzenbrugg, iama kampara kastelo en Atzenbrugg en la distrikto Tulln de Malsupra Aŭstrujo, estas aŭstra muzeo pri vivo kaj verkaro de komponisto Franz Schubert. La kastelo estas ekde 1977 posedo de la komunumo Atzenbrugg.

Kastelo Atzenbrugg
kastelo
kastelomuzeo • Hausberg [+]
Koordinatoj48° 17′ 32″ N, 15° 54′ 22″ O (mapo)48.2921615.90616Koordinatoj: 48° 17′ 32″ N, 15° 54′ 22″ O (mapo)

Kastelo Atzenbrugg (Aŭstrio)
Kastelo Atzenbrugg (Aŭstrio)
DEC
Kastelo Atzenbrugg
Kastelo Atzenbrugg

Map
Kastelo Atzenbrugg
Vikimedia Komunejo:  Schloss Atzenbrugg [+]
vdr
Kastelo Atzenbrugg
La Kastelo Atzenbrugg kun busto de Franz Schubert

Historio redakti

Jam por la frua 12-a jarcento estas dokumentita „reglando“, terposedaĵo, sur la teritorio de la nuna komunumo Atzenbrugg. La nomo de la loko devenas de a posedanto Azzo. Ankaŭ keltaj kaj karolidaj loĝantoj estas dokumentitaj. La konstruhistorio de la nuna kastelo komencas en la mezepoko, kiam ĉi tiun burgon ĉirkaŭis ringokanalo. Dum la sieĝo de Vieno fare de la osmanidoj (1683–1686) ekestis egaj difektoj, kiujn oni riparis en 1691 kaj 1746.

 
La Schubert-dometo, kie Franz Schubert loĝis en somero

Evoluo al Schubert-Muzeo redakti

En la frua 19-a jarcento jurkonsilisto Joseph Derffel (naskiĝinta proksimume 1766, mortinta post 1843) estis bienadministristo de la reganto. Per sia nevo Franz von Schober komponisto Franz Schubert kaj multaj el liaj amikoj (inter ili Familie von Spaun, Leopold Kupelwieser, Moritz von Schwind, Eduard von Bauernfeld) plurfoje dum kelkaj tagoj iris vizite al Atzenbrugg kaj sin distris interalie per muzikado kaj pilkoludoj. Plurajn jarojn tie okazis Ŝubertiadoj.

Proksimume fine de la 20-a jarcento la aktivecoj de kelkaj ŝubertanoj – inter ili Rosa Schwab (1921–2009) – kondukis al koncertcikloj de internacie renomaj interpretantoj de Schubert-verkoj, ekzemple de Robert Holl, kiuj disponigis la enspezojn por la renovigo de la kastelo kaj por la instalado de Schubert-Muzeo. La harbuklo de Schubert, ekspoziciata kiel „pruntaĵo el la privata posedaĵo de Ernst Hilmar“, vere devenas el la postlasaĵo de la Schubert-esploristo Ignaz Weinmann, kiu apartenas al la urba kaj federaciera biblioteko je Vieno. Kiam Hilmar estis direktisto de la muzikkolekto de ĉi tiu biblioteko, partoj de ĉi tiu postlasaĵo trovis sian vojon en la vienan brokantokomercon, kaj ankaŭ la ŝuberta buklo malaperis el la konsisto de la viena biblioteko. Kiel ekoneblas je la klare videblaj insektovoj, ĉi tiu buklo definitive devenas de la elterigo de Schubert en la jaro 1863.

 
La kapelo en la kastelo Atzenbrugg, Malsupra Aŭstrio

Literaturo redakti

  • Ernst Hilmar, Walburga Litschauer, Dietlinde Rakowitz: Schubert-Gedenkstätte Schloß Atzenbrugg. Franz Schubert und sein Freundeskreis. Museumsführer. Schneider, Tutzing 2002. (publikaĵoj de IFSI. Eldonisto Ernst Hilmar. Volumo 8.)

Eksteraj ligiloj redakti