Franz Adolf Friedrich Schober, ekde 1801 von Schober (naskiĝis la 17-an de majo 1796[1] sur Kastelo Torup ĉe Malmö en Svedujo; mortis la 13-an de septembro 1882 en Dresdeno) estis aŭstra poeto, libretisto kaj litografiisto same kiel aktoro en Breslau kaj diplomato en Vajmaro.

Franz von Schober
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1796 (1796-05-17)
en Torup Castle
Morto 13-an de septembro 1882 (1882-09-13) (86-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Gefratoj Axel von Schober • Gine von Schober vd
Edz(in)o Thekla von Gumpert vd
Profesio
Alia nomo Torupson vd
Okupo poeto • libretisto • verkisto • teatra aktoro • komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
An die Musik – poemo de Schober en memskribaĵo de Schubert

Ankoraŭ en Supra Aŭstrujo li interamikiĝis kun la gefratoj von Spaun, en Vieno ankaŭ kun Johann Mayrhofer, Johann Chrysostomus Senn, Leopold Kupelwieser, Franz von Bruchmann, Franz Schubert, Moritz von Schwind, Eduard von Bauernfeld kaj Ernst von Feuchtersleben same kiel je ties restadoj en Vieno interalie kun Ottilie von Goethe kaj ŝiaj gefiloj, ekzemple kun Walther von Goethe.

Muzikigitaj poemoj redakti

Schober verkis multajn poemojn, parte muzikigitajn de Schubert – inter ili An die Musik same kiel Jägers Liebeslied – samkiel en 1821 la libreton por laopero Alfonso und Estrella de Schubert. Ankaŭ Liszt kaj aliaj komponistoj muzikigis tekstojn de li.

Publikaĵoj redakti

  • Poemoj (1842) [1]
  • Poemoj (1865) [2]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Genealogio de familio Schober vokita la 15-an de septembro 2011