Kastelo Hallwyl (prononcu halvil) estas unu el la plej famaj akvokasteloj de Svislando. Ĝi situas sur insulo de la rivero Aabach post ties elfluejo el la Lago de Hallwil en la komunumo Seengen en Kantono Argovio.

Kastelo Hallwyl
kastelo
arkitektura strukturo • akvokastelo [+]

Koordinatoj47° 19′ 23″ N, 8° 11′ 40″ O (mapo)47.323152648.194343902Koordinatoj: 47° 19′ 23″ N, 8° 11′ 40″ O; CH1903: 657130 / 241640 (mapo)

Estiĝo1265
Poŝtkodo5707 [+]

Kastelo Hallwyl (Argovio)
Kastelo Hallwyl (Argovio)
DEC
Kastelo Hallwyl
Kastelo Hallwyl
Lokigo de Argovio en Svislando

Map
Kastelo Hallwyl
Vikimedia Komunejo:  Schloss Hallwyl [+]
vdr
Kastelo Hallwyl de sudo
Kastelo Hallwyl de oriento
Kastelo Hallwyl de nordo

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de la Kastelo Hallwyl datiĝas el la jaro 1256. La nobelsenjora familio de Hallwyl jam estis unuan fojon skribe menciita en la jaro 1167. Supozeble en la dua duono de la 12-a jarcento la Senjoroj de Hallwyl konstruis la unuan loĝoturon sur la Aabach-insulo norde de la Lago de Hallwyl. En la jaro 1265 al la turo estis alkonstruita la palaco kaj ĝi estis tranformita kaj ampleksigita al akvokastelo. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, la kastelo estis bruligita. Okaze de la posta rekonstruo la kastelo estis larĝigita per ekonomi- kaj loĝokonstruaĵoj. Ek de ĝia rekonstruo ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la kastelo estis la sidejo de la subvoktejo Hallwyl de la voktejo Lencburgo de Berna Argovio. Ek de ĝia fondiĝo ĝis la jaro 1994, kiam la posedo transiris al la Kantono Argovio, la kastelo apartenis al la familio de Hallwyl. En la jaro 1925 estis kreiita familia fondaĵo por la konservado de la kastelo. Nuntempe en la kastelo troviĝas la Muzeo Argovio, kiu estas dum la someraj monatoj publike vizitebla.

Eksteraj ligiloj redakti