Aabach (prononcu abaĥ) estas rivero en la kantonoj Lucerno kaj Argovio. Ĝia longeco estas 27 kilometroj. La valo, kiun la rivero trafluas oni nomas Seetal [kio en Esperanto signifas "Lago-Valo"], ĉar en ĝi situas du lagoj.

Aabach
Aabach inter la elfluo el la Lago de Hallwil kaj la Kastelo Hallwyl
rivero
Bazaj informoj
Longeco 27 km
Akvokolekta areo 200 km²
Averaĝa trafluo 3,4 m³/s
Fluo
Fonto Baldeggersee
- Alteco super marnivelo 463 m
- Koordinatoj CH1903: 661514 / 229857 (mapo)47.216798.25071
Enfluejo Bünz
- Alteco 352 m
- Koordinatoj CH1903: 654587 / 252125 (mapo)47.417678.16198
Geografio
Alfluantoj Diversaj rojoj
Map
Aabach
Rivero en Eŭropo
vdr

Dum mezepoko la rivero Aabach nomiĝis Lenzbach (prononcu lencbaĥ), kaj estis nomodona por la urbo Lencburgo kaj la vilaĝo Niederlenz.

Ĝia fonto esta la Lago de Baldegg en la vilaĝo Richensee de la komunumo Hitzkirch (koordinatoj: 47° 13′ 0″ N 8° 15′ 2″ O / 47.21667 °N, 8.25056 °O / 47.21667; 8.25056 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 0″ N 8° 15′ 2″ O / 47.21667 °N, 8.25056 °O / 47.21667; 8.25056 (mapo)).

Fluvojo

redakti

Post ĝia elfluo el la Lago de Baldegg en Hitzkirch la rivero Aabach fluas dum kvar kilometroj tra ebenaĵo pasante la vilaĝon Ermensee kaj tiam alfluas en Mosen al la Lago de Hallwil. Post 9 kilometroj inter Boniswil kaj Seengen la rivero denove elfluas el la lago. Post la elfluejo sur rivera insulo situas la Kastelo Hallwyl. La rivero nun pasas preter Hallwil, trafluas la komunumojn Egliswil kaj Seon, tiam la urbon Lencburgo kaj fine apud Wildegg alfluas al la rivero Bünz.[1]

En ciferoj

redakti

Aabach havas akvokolektan basenon de proksimume 200 km², ĉe la alfluejo mezan akvofluon de 3,4 m³/sek. Ĝia altecdiferenco de la fonto ĝis la alfluejo estas nur 111 m.

Alfluejo

redakti

Ĝi alfluas en Wildegg al la rivero Bünz, kiu siavice 200 metrojn post la alfluo de Aabach alfluas al Aro.

Vidu ankaŭ

redakti
  • Aliaj riveroj kun la nomo Aabach

Fontindikoj

redakti
  1. La informoj baziĝas sur la topografia landmapo de Svislando [Landeskarte der Schweiz], folio 32, Beromünster

Eksteraj ligiloj

redakti