Niederlenz

komunumo de Svislando
Niederlenz
Blazono de Niederlenz
Alveturejo Lencburgo al la svisa aŭtovojo A1, rigardo al Niederlenz
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 24′ 10″ N 8° 10′ 35″ O / 47.40278 °N, 8.17639 °O / 47.40278; 8.17639 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 10″ N 8° 10′ 35″ O / 47.40278 °N, 8.17639 °O / 47.40278; 8.17639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4039
Areo 3,26 km²
Alteco 377 m super marnivelo
Poŝtkodo 5702
Komunumkodo 4204
Mapo de Niederlenz
vdr

Pri la komunumo redakti

Niederlenz (prononcu nidəlenc) estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4039 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Najbaraj komunumoj redakti

Niederlenz limas en nordo al Möriken-Wildegg, en oriento kaj sudo al Lencburgo, kaj en okcidento al Rupperswil.

Geografio redakti

Niederlenz situas en la suba parto de la valo Seetal ambaŭflanke de la rivero Aabach rekte norde de la distriktĉefurbo Lencburgo. La rivero Aabach, kiu dum mezepoko nomiĝis ''Lenzbach'', nur kelkcentmetrojn post norde de la komunuma limo alfluas al Bünz, kiu siavice tricentmetrojn pli norde alfluas al Aro.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,31 km², de kiuj 0,85 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,43 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 430 m s.m. ĉe la suda limo de la komunumo al Lencburgo, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 355 m s.m., kie la rivero Aabach pasas la limon al Möriken-Wildegg.

Trafiko redakti

Niederlenz enstas konektita al la publika trafikreto per buslinoj de la urba transportentrepreno de Lencburgo al la stacidomoj de Lencburgo, Wildegg kaj Mägenwil.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de 26 de Brugg tra Lencburgo al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en Lencburgo sudoriente de la vilaĝo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Niederlenz datiĝas el la jaro 1261 kiel Nider-Lenz.

La Habsburgoj aĉetis la regionon de Niederlenz en la jaro 1291 de la Monaĥejo Murbach. La unua dokumenta mencio pri la ekzisto de vilaĝa setlejo en Niederlenz, kiu ekzistis aparte de la urbo Lencburgo datiĝas el la jaro 1480.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Niederlenz fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. Niederlenz ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio apartenis al la tribunala distrikto de Rupperswil en la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Niederlenz fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti


Distrikto Lencburgo
 
 
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen