Hendschiken

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hendschiken (stacidomo).
Hendschiken
Blazono de Hendschiken
Hendschiken
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 23′ 14″ N 8° 13′ 10″ O / 47.38722 °N, 8.21944 °O / 47.38722; 8.21944 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 14″ N 8° 13′ 10″ O / 47.38722 °N, 8.21944 °O / 47.38722; 8.21944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 940
Areo 3,52 km²
Alteco 412 m super marnivelo
Poŝtkodo 5604
Komunumkodo 4198
Mapo de Hendschiken
vdr

Pri la komunumo redakti

Hendschiken estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 940 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La komunumo Hendschiken situas ĉe la bordo de la rivero Bünz, kiu pasas proksimume 200 metroj oriente de la vilaĝokerno. La ebenaĵo, kiun hodiaŭ kovras la vilaĝo, ĝis komence de la 20-a jarcento ankoraŭ estis marĉo, kiu tiam estis sekigita.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,52 km², de kiuj 0,86 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,62 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 535 m s.m. iomete sub la kulmino de la monto Lütisbuech, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 398 m s.m. en nordo ĉe la bordo de la rivero Bünz apud la limo al Othmarsingen.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Hendschiken limas en nordo al Othmarsingen, en oriento al Dottikon, en sudoriento al Villmergen, en sudo al Dintikon, en sudokcidento al Ammerswil, kaj en okcidento al la distriktĉefurbo Lencburgo.

Trafiko redakti

Hendschiken disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo tra Brugg al Zugo. En tiu stacidomo haltas lokaj trajnoj al Araŭo, Muri, Rotkreuz kaj Othmarsingen. Matene kaj vespere ankaŭ ekzistas rektaj trajnoj al Zuriko.

Tra Hendschiken pasas la kantona ĉefvojo de Lencburgo al Zugo kaj en distanco de nur du kilometroj en Othmarsingen troviĝas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hendschiken datiĝas el la jaro 1160 Hentschikon en la Acta Murensia.

En mezepoko bienposedantoj en Hendschiken estis la Monaĥejo Muri, la Monaĥejo Säkingen, la Monaĥejo Sankt-Urban, la Grafoj de Lencburgo kaj la Senjoroj de Hallwyl. Granda parto de la bienoj transiris en la 14-a jarcento al la Monaĥejo Königsfelden. La alta jurisdikcio apartenis unue al la Grafoj de Lencburgo, poste al la Kiburgoj kaj ek de 1264 al la Habsburgoj. La malaltan jurisdikcion posedis la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Hallwyl.

Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Hendschiken fariĝis parto de la Berna Argovio kaj fariĝis aparta tribunaldistrikto en la voktejo Lencburgo. Berno koncedis al la vilaĝanoj de Hendschiken la rajton mem elekti sian lokan subvokton ĉiam por vivo daŭro.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Hendschiken fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Distrikto Lencburgo
 
 
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen