Egliswil

komunumo de Svislando

Egliswil estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi limas en nordo al la distriktĉefurbo Lencburgo, en nordoriento al Ammerswil, en oriento al Dintikon, en sudoriento al Villmergen, en sudo al Seengen, kaj en okcidento al Seon. Ĝi havis 1309 loĝantojn en 2008, kaj 1456 en 2018.

Egliswil
Blazono
Egliswil vidita el la direkto de Seon
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 21′ 5″ N 8° 11′ 15″ O / 47.35139 °N, 8.18750 °O / 47.35139; 8.18750 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 5″ N 8° 11′ 15″ O / 47.35139 °N, 8.18750 °O / 47.35139; 8.18750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1456 (31 decembro 2018)
Areo 6,29 km²
Alteco 459 m super marnivelo
Poŝtkodo 5704
Komunumkodo 4195
Mapo de Egliswil
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo kaj komunuma domo de Egliswil

Egliswil situas en flanka valo de la valo Seetal, la tiel nomita Trimbach-Valo, kiun trafluas la rivereto Trimbach, alfluanto de Abach, kiu en ĝia suba parto nomiĝas Lenzburger Stadtbach [Urba rojo de Lencburgo]. En nordoriento la rivero Aabach formas la limon al Seon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,29 km², el kiuj 2,50 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,52 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 664 msm sur marĉa altebenaĵo kun la nomo Grossmoos, la plej malalta punkto sur alteco de 415 msm ĉe la bordo de la rivero Aabach ĉe la trilima punkto kun Seon kaj Lencburgo.

Trafiko redakti

 
Vilaĝocentro de Egliswil kun bushaltejo

Egliswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo de Lencburgo tra Hochdorf al Lucerno pasas proksimume 2 km oriente de la komunumo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en Lencburgo proksimume 4 km norde de la vilaĝo.

La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per la du buslinioj de Lencburgo al Teufenthal respektive de Lencburgo al Bettwil.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Egliswil datiĝas el la jaro 893 kiel Egirichiswilare en la interezolisto de la Virina Monaĥejo Zuriko. En mezepoko en Eglis unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis la Grafoj de Kiburgo kaj en 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Hallwyl, ekde 1331 plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko.

En 1415, la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Egliswil fariĝis parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. Egliswil apartenis tiam unue al la tribunala distrikto de Seengen, kaj fariĝis en 1677 aparta tribunala distrikto kun propra subvokto en la voktejo Lencburgo.

Kiam en 1798, okaze de la Helveta Revolucio, francaj trupoj liberigis Argovion, Egliswil fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti


Distrikto Lencburgo
 
 
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen