Kastelo Harlech estas mezepoka kastelo sur klifo ĉe urbeto Harlech, Gwynedd, Kimrio.

Kastelo Harlech
kastelo
burgoarkeologia loko [+]

Supermara alteco57 m [+]
Koordinatoj52° 51′ 36″ N, 4° 6′ 33″ U (mapo)52.860004-4.1091644Koordinatoj: 52° 51′ 36″ N, 4° 6′ 33″ U (mapo)
Areo0,06 km² (6 ha) [+]

ArkitektoJakobo de Sankta Georgo

Estiĝo1283

Kastelo Harlech (Britio)
Kastelo Harlech (Britio)
DEC
Kastelo Harlech
Kastelo Harlech

Map
Kastelo Harlech

Vikimedia Komunejo:  Harlech Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Harlech
Kastela pordego

La konstruado de la kastelo komenciĝis en 1383, dum la regado de Eduardo la 1-a (Anglio), kaj ĝi estis unu el grupo de novaj kasteloj per kiu Eduardo klopodis ĉirkaŭi la kimran princon Llywellyn la 2-a, kiu forte rezistis la anglojn. Ĝi kostis pli ol ok mil pundoj - tiuepoke grandega sumo, ekvivalenta al proksimume 88 milionoj da pundoj en 2009. Eblis ricevi provizajojn per maro: fortikata ŝtuparo iris laŭ la klifo de la kastelo al la marbordo (kiu nun estas plurajn kilometrojn for de la klif-bazo). Pro tio la kastelo sukcese rezistis kimran sieĝon en 1294.

En 1404 Owen Glendower sieĝis kaj kaptis la kastelon. La plejparto de la garnizono malsatmortis - nur 21 postvivis. Dum la sekvantaj kvar jaroj Kastelo Harlech servis kiel lia bazo. En 1409, post longa sieĝo, la estonta Henriko la 5-a (Anglio) rekaptis ĝin, kune kun la edzino, du filinoj kaj kvar genepoj de Owen Glendower: tiuj restis malliberuloj ĝis siaj mortoj.

Dum la militoj de rozoj la kastelo estis posedata de la lankastroj. Post la malvenko de sia armeo ĉe batalo de Towton (1461), Margareta de Anĵuo fuĝis tien kun sia filo Eduardo de Westminster (princo de Kimrio) antaŭ ol pluiri al Skotlando. Kastelo Harlech estis la lasta kastelo kiu kapitulacis (post sepjara seiĝo) al Eduardo la 4-a en 1468: ĝi tiom longe rezistis pro provizaĵoj ricevitaj per ŝipoj.

Dum la angla enlanda milito, meze de la 17-a jarcento, Kastelo Harlech estis la lasta fortikaĵo kiu kapitulacis al parlamenta armeo, la 16-an de marto 1647, pli ol unu jaro post la kapto de Karlo la 1-a. La kastelo tiam parte detruiĝis, kvankam la ruinoj imponas.

Kastelo Harlech viziteblas.