Kastelo Hoensbroek

Kastelo Hoensbroek [Hunsbruk] estas unu el la plej grandaj kasteloj de Nederlando. La plej malnova parto de la kastelo, speciale la alta ronda turo, datiĝas de ĉ. 1360, kiam Herman Hoen alikonstruis ĝin. Sed estis en ĉi tiu marĉo jam en 1225 antaŭvenanto, tielnomata holmo-burgo. En 1250 sur la loko de la hodiaŭa kastelo plifortigita domo estis konstruita. Pro la por Brabanto tre strategia situo ĉe la gravaj komercaj itineroj al Maastricht, Akeno kaj Kolonjo, la kastelo estis, en sinsekvaj fazoj, pligrandigita ĝi la plej granda burgo inter Mozo kaj Rejno. Ĝi enhavas 67 salonojn, ĉambrojn kaj kamerojn.

Kastelo Hoensbroek

Aerfoto

Aerfoto
kastelomuzeo
Geografiaj informoj
Lando Nederlando Nederlando
Geografia situo 50° 55′ 1″ N, 5° 55′ 5″ O (mapo)50.9169444444445.9180555555556Koordinatoj: 50° 55′ 1″ N, 5° 55′ 5″ O (mapo)
Kastelo Hoensbroek (Nederlando)
Kastelo Hoensbroek (Nederlando)
DEC
Kastelo Hoensbroek
Kastelo Hoensbroek
Situo de Kastelo Hoensbroek
Map
Konstruita ĉirkaŭ la jaro 1360
Retadreso oficiala retejo (pliaj informejoj sube de la teksto)
vdr
Fronto de Kastelo Hoensbroek.
Postaĵo de Kastelo Hoensbroek.
Kastelo Hoensbroek en la vintro de 2009.
La ĉefkonstruaĵo de Kastelo Hoensbroek kun maldekstre la ponto al la ĉefenirejo.

Eksteraj ligiloj redakti

Geografia pozicio: (50° 55′ 1″ N; 5° 55′ 5″ E Mapo)