Paules estas neloĝata loĝloko, kiu apartenas al municipo Erla, de la komarko Cinco Villas, en provinco Zaragozo, de la historia hispana regiono Aragono. Apude de Paules (en la aragona lingvo Paúls) staras interesa kastelo en tre bona stato.

Kastelo Paules
palacoburgo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 0° 59′ U (mapo)42.098888888889-0.98138888888889Koordinatoj: 42° 6′ N, 0° 59′ U (mapo) [+]
Kastelo Paules (Provinco Zaragozo)
Kastelo Paules (Provinco Zaragozo)
DEC
Kastelo Paules
Kastelo Paules
Situo de Kastelo Paules
Kastelo Paules (Hispanio)
Kastelo Paules (Hispanio)
DEC
Kastelo Paules
Kastelo Paules
Situo de Kastelo Paules

Map

vdr

Loknomo redakti

La origino de la loknomo Paules estas evoluo en latinida lingvo de la latina vorto PALUS (lago), tra paludispadulis. En 1065 la formoj "Padulis" kaj "Paduls" estas dokumentitaj. [1]

Geografio redakti

La alteco de Paules sur la marnivelo estas 392 m, kaj ĝia distanco al la aragona ĉefurbo, Zaragozo, estas iom pli ol 65 km. [2]

La palaco prezidas la grupon de domoj kaj helpkonstruaĵoj por la laboristoj de la bieno Paúles. La domoj, ligitaj unu al la alia, estas aranĝitaj ambaŭflanke laŭ larĝa kaj rekta strato, kiu ŝajne (laŭ fronta vidpunkto) estas preskaŭ fermita ĉe unu fino per la fasado de la palaco. [3] Tiu malgranda vilaĝeto estis konstante loĝata ĝis la 1950-aj jaroj, kvankam hodiaŭ ĝi daŭre funkcias kiel foja loĝejo, kaj ekzistas bienoj proksime. [4]

Ĝi estis unu el la grandaj agrikulturaj bienoj, de ĉirkaŭ tri mil hektaroj, kie oni kunhavis vivon kun la kamplaboristoj. Li havis propran lernejon, kaj la pastro ĉeestis dimanĉe kaj feriaj tagoj por celebri meson en la preĝejo alkroĉita al la kastelo, sed en 1950, per divido de la bieno inter la heredantoj, oni finis la vivon de ĝoja agado en Paules, forlasante ĝiajn malplenajn domojn. [5]

Historio redakti

Ĝia ekzisto estas dokumentita ekde la jaro 1092, kiam ĝi estis donacita de la aragona reĝo Sancho Ramírez al monaĥejo "San Juan de la Peña", kune kun aliaj preĝejoj en la areo, kaj ĝi estis parto de regno de la grafoj "Luna" dum la 17-a jarcento. En 1926 ĝi spertis gravegan reformon faritan de la familio Ena. [6]

En 1610 la kastelo "Paúles" apartenis al Martín Sancho, el "Castellar". [7]

Monumentoj redakti

  • La kastelo-palaco "Paúles", estis unue fortikaĵo, kiu jam ekzistis en la 11-a jarcento kaj estis alikonstruita en palaco en la 19-a jarcento. De la malnova kastelo konserviĝas ĉambro kovrita de lignaj traboj subtenataj de pintaj arkoj kaj kiu havas du sagfendojn. Ankaŭ la turbazo ŝajnas respondi al la origina konstruo. [6] La cetero de la konstruaĵo respondas al la reformo de la 19-a jarcento. La tuta kastelkomplekso estas pintita per kreneloj. Ĝi havas rimarkindan galerion de duonrondaj arkoj sur la tria etaĝo kaj grandajn fenestrojn kun kradoj sur la dua. [7] La turo havas kvadratan planon kaj elstaras en alteco de la cetero de la konstruaĵo. Ĝi estas interne organizita en kvin etaĝoj, kaj estas pintita per kreneloj. [8] [4]
  • La preĝejo "Nuestra Señora de La Esperanza" de Paules, estas moderna (komence de la 20-a jarcento) kaj estis la paroĥa preĝejo de la loko. [9]

Estas menciinde redakti

La kastelo-palaco "Paules" estas en listo de kasteloj konsiderataj "Konstruaĵoj de Kultura Intereso de la Aragona Heredaĵo". [10]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Eduardo Ibarra y Rodriguez: Documentos correspondientes al reinado de Sancho Ramírez, desde 1063 hasta 1094, en Colección de documentos para el estudio de la Historia de Aragón, IX. Zaragoza 1913.
  2. [1]
  3. [2]
  4. 4,0 4,1 [3]
  5. [4]
  6. 6,0 6,1 [5]
  7. 7,0 7,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-20. Alirita 2022-12-27.
  8. [6]
  9. [7]
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-08-02. Alirita 2022-12-27.
  11. [8]

Eksteraj ligiloj redakti

  • Kastelo Paules. [9]
  • Paules vidita de supre. [10]