Kastelo Sacelláry

Kastelo Sacelláry estas historia monumento en Budapeŝto, en distrikto Budafok-Tétény.

Kastelo Sacelláry

Ĝi najbaras al Kastelo Törley (Budapeŝto), sed mem la kastelo situas en granda parko kun multe da kaŝtanarboj.

Historio redakti

Riĉa familio Sacelláry konstruigis la kastelon en la 1890-aj jaroj. En 1926 Hungara Poŝto aĉetis la kastelon kaj oni profitis ĝin kiel sanatorio. En 1937 la kastelo estis trakonstruita. Post la ŝtatiĝo ĝi iĝis parto de hospitalo. En 1987 banko aĉetis ĝin, poste plena renoviĝo okazis. Ekde 2002 privatulo aĉetis la kastelon.

Priskribo redakti

 
Turo de la kastelo

Post la enirejo tra koridoro troviĝas la ĉambrego, kiu estas centra loko de la konstruaĵo. El tio estas alireblaj la manĝoĉambro, biblioteka ĉambro, bilardejo kaj ĉambro kun kreskaĵoj. Estas ŝtuparo ankaŭ al la etaĝo, kie origine estis la dormoĉambroj. Miksa Róth kreis la ornamajn fenestrojn. La muroj estas kovritaj per lignaĵo, foje per stukoj.

Fontoj redakti