Schlosswil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Kastelo Wil)

Schlosswil estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de la distrikto Konolfingen, kies ĉefloko ĝi estis. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 676 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007 kaj 651 je la 31-a de decembro 2008.

Schlosswil
Blazono de Schlosswil
Blazono de Schlosswil
Parko de la Kastelo Wil
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 54′ 34″ N 7° 36′ 31″ O / 46.90944 °N, 7.60861 °O / 46.90944; 7.60861 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 34″ N 7° 36′ 31″ O / 46.90944 °N, 7.60861 °O / 46.90944; 7.60861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 676
Areo 3,5 km²
Alteco 753 m super marnivelo
Poŝtkodo 3082
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schlosswil
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo Schlosswil situas sur la dorso de flanka moreno de la iama glaciepoka Aroglaĉero 13 kilometrojn sudoriente de la federacia urbo Berno kaj 3,5 kilometrojn norde de Konolfingen. De la komunumo oni havas belan vidon al la valo de rivero Aro.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordo al Worb kaj Biglen, en oriento al Grosshöchstetten, en sudo kaj sudokcidento al Konolfingen, kaj en okcidento al Trimstein.

Trafiko redakti

Schlosswil situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per poŝtaŭto ek de Worb kaj Grosshöchstetten. La stacidomo de Grosshöchstetten atingeblas cetere en proksimume 10 ĝis 15 minutoj piede.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schlosswil datiĝas el la jaro 1146 kiel Wilare. Ĝis 1902 la komunumo nomiĝis Wil respektive Wyl.

En mezepoko Wil estis regata de la Baronoj de Wil, kies sidejo estis la Kastelo Wil. La supera regado apartenis unue al la Grafoj de Kiburgo kaj ek de 1406 al la urbo Berno. La baronejo Wil troviĝis sub la supera kaj sanga jurisdikcio de la Tribunalo Konolfingen.

La Kastelo Wil estis aĉetita en la jaro 1812 de la Kantono Berno kaj fariĝis la sidejo de la administracio de la distrikto Konolfingen, ĉar en Konolfingen mem mankis ejo por la distriktaŭtoritatoj kaj la tribunalo. Wil tiel fariĝis la distriktĉefloko. En 1902 la nomo de la komunumo estis ŝanĝita al Schlosswil por eviti mikson kun aliaj lokoj kun la nomo Wil.

Kun efiko de la 1-a de januaro 1903 Oberhünigen, kiu estis ĝis tiam enklavo de Schlosswil estis sendependigita de la komunumo kaj fariĝis propra politika komunumo.

Eksteraj ligiloj redakti