Konolfingen (distrikto)

(Alidirektita el Tribunalo Konolfingen)

Distrikto Konolfingen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĉefloko de la distrikto estis la komunumo Schlosswil. La distrikto havis 57249 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Distrikto Konolfingen
Blazono de la distrikto Konolfingen
Worb en la distrikto Konolfingen
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Konolfingen
Kantono Berno
Ĉefloko Schlosswil
Koordinatoj  46° 54′ N 7° 36′ O / 46.900 °N, 7.600 °O / 46.900; 7.600 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ N 7° 36′ O / 46.900 °N, 7.600 °O / 46.900; 7.600 (mapo)
Nombro de loĝantoj 57249 (2007-12-31)
Areo 214 km²
Loĝantardenseco 267,52 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0212
vdr

Geografio redakti

La distrikto Konolfingen situas inter la riveroj Emme kaj Aro inter Berno kaj Berna Oberlando en la transiro de la Svisa Mezlando al la Antaŭalpoj. La areo de la hodiaŭa distrikto estas 214 km². La urboj Münsingen kaj Worb en nordokcidento de la distrikto apartenas al la aglomeraĵo de la federacia urbo Berno, dum la okcidento jam estas parto de la regiono Emme-Valo.

Trafiko redakti

La nordokcidentaj komunumoj estas kiel parto de la berna aglomeraĵo servataj de la tramreto de la entrepreno Regionalverkehr Bern-Solothurn. Tra la distrikto krome pasas la fervojlinioj de Burgdorf al Thun kaj de Langnau en Emme-Valo al Berno, kiuj kruciĝas en Konolfingen kaj nature laŭ longe de la Aro la kerna linio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno tra Thuno kaj Spiez al Interlaken unuflanke kaj al Valzeo aliflanke. Paralela al ĝi kondukas la nacia aŭtoŝoseo A6.

Historio redakti

Historie Konolfingen estis en mezepoko supera kaj sangotribunaldistrikto de la Grafejo Burgonjo. La tribunalo falis al la Grafoj de Kiburgo inter la 12-a kaj 14-a jarcento kaj de tiuj en la jaro 1406 transiris al Berno. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la iamaj baronejoj perdis siajn privilegiojn. La iama tribunaldistrikto Konolfingen estis unue dividita inter la distriktoj Grosshöchstetten kaj Steffisburg sed reunuigita en 1803 en la superdistrikto kaj ek de 1831 en la distrikto Konolfingen. En la jaro 1812 la kantono aĉetis la kastelon en Wil kiel sidejo de la distrikta administracio. La distrikta ĉefloko Wil estis en la jaro 1902 alinomita al Schlosswil por distingi ĝin de la multnombraj aliaj lokoj kun la nomo Wil.

Komunumoj de la distrikto Konolfingen redakti

La distrikto konsistis komence de 2009 el la sekvantaj 30 komunumojn:

Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo en km²
Aeschlen ĉe Oberdiessbach
ek de 2010 parto de Oberdiessbach
305 4.9
Allmendingen 494 3.8
Arni 987 10.4
Biglen 1743 3.6
Bleiken ĉe Oberdiessbach 376 3.4
Bowil 1410 14.7
Brenzikofen 529 2.2
Freimettigen 360 2.9
Grosshöchstetten 3106 3.4
Häutligen 230 3.0
Herbligen 544 2.7
Kiesen 729 4.7
Konolfingen 4752 12.8
Landiswil 634 10.3
Linden 1335 13.3
Mirchel 522 2.4
Münsingen 11'046 8.5
Niederhünigen 665 5.4
Oberdiessbach 2815 8.2
Oberhünigen 326 6.0
Oberthal 792 10.6
Oppligen 627 3.4
Rubigen 2656 7.0
Schlosswil 676 3.5
Tägertschi 382 3.6
Trimstein 489 3.6
Walkringen 1825 17.2
Wichtrach 4031 11.6
Worb 11'295 21.0
Zäziwil 1568 5.4
Totale (30) 57'249 213.5

Eksteraj ligiloj redakti