Kastelo de Ópusztaszer

La Kastelo de Ópusztaszer (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Pallavichini [palaviĉini]) estis iam kastelo, nuntempe psikiatriejo en Hungario, en vilaĝo Ópusztaszer.

Kastelo de Ópusztaszer

Historio redakti

grafa familio Pallavichini aĉetis tiu ĉi teritorion en 1803. Ĉi tie nur kasteleto estis konstruita, ĉar la familio pluloke havis bienojn kun kastelo. La inundo en 1879 detruis grandan parton de la kasteleto, poste oni konstruis pli novan kastelon. Ĝi estis preta en 1892. Depost la 2-a mondmilito la kastelo estis prirabita. Komence de la socialismo la kastelo ŝtatiĝis kaj oni profitis ĝin psikiatriejo ekde la 1960-aj jaroj. En la 1981 estis alkonstruita nova kvaretaĝa moderna pavilono.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo kun keloj situas (preskaŭ) sola en granda parko.

Fontoj redakti