Kastelo de Abony
La Kastelo de Abony aŭ pri la iama posedanto Kastelo de Vigyázó [vidjAzO] estas monumento historia en Hungario en urbo Abony.

Historio
redaktiEn Abony estis konstruitaj pluraj kasteloj kaj nobeldomoj, el tiuj estis jam kelkaj malkonstruitaj. Ĉi tiun klasikisman kastelon konstruis familio Vigyázó en 1830. La kastelo baldaŭ estis trakonstruita. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko en la kastelo estis torturitaj kelkaj komunistoj. En 1945 ĝi estis ŝtatigita, kiel ĉiuj kasteloj. En la sekvaj jardekoj diversaj kontoroj funkciis interne, eĉ en kelkaj ĉambroj ankaŭ restoracio funkciis. Post longa uzado la kastelo estas plene forlasita, ĝi jam estas iomete ruina.
Konstruaĵo
redaktiLa teretaĝa kastelo kun keloj situas sola kaj formas brikon. La fasado estas simetria, ties mezo reliefas kun 4 kolonoj. En supro de la kolonoj timpano (arkitekturo) etendiĝas, en la malsupro 5 ŝtupoj kuras. Ĉe la flankaj partoj estas ankaŭ po 1 enirejoj, unu el tio apartenis al la menciita restoracio. En la malantaŭa fasado la meza parto iomete reliefas, sed estas tie nur 3 fenestroj. Sur la ekstera muro estas legebla memortabulo pri la torturitaj komunistoj.
Fontoj
redakti- [1] Arkivigite je 2017-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]