La Kastelo de Bugyi (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Beleznay [beleznai]) estas la plej malnova konstruaĵo kaj baroka historia monumento en grandvilaĝo Bugyi.

Kastelo de Bugyi

Historio redakti

Generalo konstruigis la teretaĝan kastelon en la fruaj 1770-aj jaroj. Ĝi estis hejmo de kalvinana konferenco en 1773, kie György Bessenyei estis elektita funkciulo. Dum la historio la kestelo ofte estis trakonstruita, tial iom da originaj partoj jam perdiĝis. Post la 2-a mondmilito aŭ la kolĥozo, aŭ luantoj uzis la konstruaĵon. Ekde 2002 oni komencis renovigi ĝin, ekde 2011 ene kulturdomo kaj biblioteko funkcias.

 
Vido al la kastelo

Konstruaĵo redakti

La kastelo situas sola en renkontiĝo de 3 vojoj. La konstruaĵo formas U-majusklon. En mezo de la fasado la enirejo funkcias, antaŭe ŝtupoj ambaŭflanke etendiĝas. La plej supre blazono el ŝtono estas videbla. Sur la ekstera muro estas memortabuloj pri György Bessenyei kaj Ferenc Kazinczy. Pri la lasta poeto estas busto antaŭ la kastelo. En la malantaŭa aŭ korta parto iam estis arkadoj, nun ili estas enmurigitaj, tamen la kolonoj restis.

Fontoj redakti