Kastelo de Csetény

La Kastelo de Csetény (konata ankaŭ pri la iama posedanto Holitscher [holiĉer]) estas historia monumento en vilaĝo Csetény.

Kastelo en Csetény

Historio redakti

Konstrujaro de la kastelo ne estas konata, sed ĝi estis menciita en 1747 kiel posedaĵo de familio Esterházy. Arkeologoj konstatis, ke la (iam baroka) kastelo estis plurfoje trakonstruita (ekzemple en 1817 plene renovigita laŭ klasikismo, en 1852 jam la nova kastelposedanto faris gravajn trakonstruojn). En la sekvaj jardekoj la kastelo havis plurajn posedantojn, fine komence de la socialismo la ŝtato forprenis de Holitscher kaj donis al la vilaĝo. Komence en la kastelo poŝto kaj vilaĝdomo (administrejo de la vilaĝo). Depost la socialismo post renoviĝo la kastelo funkcias kiel loko de kulturo.

Konstruaĵo redakti

 
Kastelo en Csetény

La teretaĝa (maldekstre unuetaĝa) kastelo situas sola en granda parko. La fasado estas malsimetria, sed la dekstra flanko tamen simetrias. En mezo de la dekstra parto la ĉefenirejo funkcias, en ambaŭ flankoj po unu terasoj troviĝas kun enirejoj. Tiu kastelparto estas teretaĝa kun mansardo. Meze estas duetaĝa kvadrata turo. La maldekstra kastelparto estas sentegmenta kaj unuetaĝa, ankaŭ tie estas enirejo. En la unua etaĝo super la enirejo malgranda teraso estas videbla.

Parko kaj kapelo redakti

Oni supozas, ke en loko de la parko origine etis arbaro, ĉar ankaŭ nun estas videblaj 250-300 aĝaj arboj. La parko estis menciita unue en 1846. Laŭ la nuna stato nur la oftaj arbospecoj kreskiĝas en la parko. Supozeble en 1847 la familio Esterházy konstruigis en la parko katolikan kapelon. En 1877 ĝi estis renovigita, denove depost la socialismo.

Fontoj redakti