Kastelo de La Hunaudaye

kasteloj en Bretonio, Francio

La kastelo de la Hunaudaye estas kastelo de la 13-a jc, situanta sur la franca komunumo Plédéliac, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio. Ĝi estas klasita Monumento Historia ekde februaro 1922[1].

Kastelo de La Hunaudaye
france: Château de La Hunaudaye
kastelo
Kastelo de La Hunaudaye
Oficiala nomo: Château de La Hunaudaye
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Komunumo Plédéliac
Antaŭa provinco Bretonio
Situo Kastelo de La Hunaudaye
 - koordinatoj 48° 28′ 22″ N 02° 20′ 20″ U / 48.47278 °N, 2.33889 °U / 48.47278; -2.33889 (mapo)
Stilo Mezepoka
Materialo Ŝtono
Konstrukomenco 1220
 - Konstrufino 1474
Unua posedanto Olivier Tournemine
Nuna posedanto Departementa konsilio
Klasado Historia monumento[1] (1922)
Situo de La Hunaudaye enkadre de Francio
Situo de La Hunaudaye enkadre de Francio
Situo de La Hunaudaye enkadre de Francio
Situo de La Hunaudaye enkadre de Côtes-d'Armor
Situo de La Hunaudaye enkadre de Côtes-d'Armor
Situo de La Hunaudaye enkadre de Côtes-d'Armor
Vikimedia Komunejo: Château de la Hunaudaye
Retpaĝo: oficiala retpaĝo de la kastelo

Arkitekturo redakti

Temas pri fortreso laŭ neregula kvinlatero, kun 5 turoj ligitaj per kontinuaj kurtinoj sen ĉefturo, je vertikala defendo, kun levponta enirejo, ĉirkaŭata per fosaĵoj. Kontraŭ la okcidentaj kurtinoj, ruiniĝinta loĝejo, posedis ĉambron longan je 18 m kun monumenta kameno ; en ĝi restas restaĵoj de inverse turniĝanta ŝtuparo. La kapelo okupas la superan etaĝon de la sud-orienta turo. La tegmentoj, detruitaj en la franca Revolucio de 1789, ne estis restarigitaj dum la sinsekvaj restaŭroj de la kastelo.

Historio redakti

En 1220, Olivier Tournemine akiris de la duko de Bretonio la permeson konstrui la unuan fortreson de La Hunaudaye. Olivier Tournemine devenis de nobela familieto je neklaraj originoj. La hipotezoj estas inter anglaj kaj aŭvernjaj originoj. Kun la konstruado de la kastelo, la familio komencis socian altiĝon, kiu kondukis ĝin al la plej altaj ŝtupoj de la povo. Ĝi restis posedanto de la kastelo dum tri jarcentoj.

La celo de la kastelo estis gardi la riveron Arguenon, situantan je du kilometroj de tie kaj markantan la limon inter Pentievro (lando de Lamballe) kaj Puduvro (lando de Dinan) tiam en konflikto. La kastelo estis starigita en marĉa kavo, kiu estis okupita de milita gaŭla-romia kampadejo. La nomo de la kastelo devenas de la nuna proksima vilaĝo Saint-Jean, kiu estas multe pli malnova ol la kastelo kaj kiu nomiĝis « ville de la Hunaudaye ».

Komence, la kastelo ŝajnas ne esti suferinta atakojn. Nur dum la hereda milito de Bretonio (1341-1364) ĝi estis atakita por la unua fojo. Tiu milito estis inter du grandaj bretonaj nobeloj, kiuj disputis pri la duka krono : iuflanke, la armeo de Johano de Montfort, baldaŭ subtenata de la angloj, aliflanke, la familio de Pentievro, alianciĝinta al la familio de Blois, kaj baldaŭ subtenata de la francoj. Tiam, Bretonio estis ankoraŭ sendependa duklando, kaj ĝi estos oficiale alligita al la reĝlando de Francio nur en 1532. La konflikto inter la Montfort kaj la pentievranoj transformiĝis en vera civila milito. La Tournemine aliĝis al la partio de la pentievranoj. La kastelo estis tiam atakita per la armeo de Montfort kaj de la angloj. Ĝi nelonge rezistis al la atako kaj estis detruita. La Tournemine multe tributis al tiu milito, kiu difektegis la tutan Bretonion. La familio perdis ne nur sian feŭdon, sed ankaŭ tri el siaj homoj.

Pierre Tournemine, la plej juna, estas la sola, kiu postvivis sian patron kaj siajn du fratojn. Li komencis la rekonstruon, ekde 1367. La laboroj estis konfiditaj al la arkitekto La Hersadaye kaj estis finitaj nur iom post unu jarcento, en 1474, post la forpaso de Gilles Tournemine. Kompleta arkitektura plano estis farita, ĝi konsideris la militajn ŝanĝojn kaj produktis la nunan formon de la kastelo : al la okcidenta tureto kaj al la sud-orienta turo estis aldonitaj tri novaj turoj (sud-okcidenta, nord-okcidenta, norda) je simila grandeco, kaj novaj kurtinoj. La loĝejoj konsistigis tri alojn ankoraŭ diveneblajj nun. La kastelo estus havinta privatan kapelon kun pastro sed la fontoj kiuj indikas tion ne ŝajnas vere aŭtentaj.

La rekonstruado estis longa, sed la sinsekvaj laboroj okazis kiel antaŭvidite. Tiu rekonstruado eblis en prospera Bretonio de la 15-a kaj 16-a jc. La bieno de La Hunaudaye estis altigita al baronlando en 1487 favore al François Tournemine, kavaliro, senjoro de La Hunaudaye, generalleŭtenanto de la duko. En la duklando, la familio Tournemine pligraviĝis. La familio de tiam apartenis al la kortego de la duko. Politikaj, militaj aŭ diplomatiaj komisioj sin sekvas por la homoj de la familio. Iliaj edzinoj estis nomumitaj sinjorinoj por kompanio de la diversaj dukinoj. La bienoj dependantaj de la kastelo etendiĝis sur pli ol 80 paroĥoj. La kastelo eskapis al la perturboj de la Franca Katolika Ligo (1592-1598), la kontraŭaj partioj estis konsentintaj pri neŭtraleco de la kastelo.

Fine de la 16-a jc, tamen, la familio Tournemine estingiĝis en prospereco sen hereda filo. La diversaj posedantoj de la kastelo sin sekvas laŭ heredado. Tiuj familioj dum tempo daŭrigas la aranĝon de la kastelo, la modifoj estis faritaj precipe pro zorgo pri komforto kaj ornamo. La nova pompa ŝtuparo estas atribuita al Sébastien de Rosmadec. La kastelo estis iom post iom forlasita, tiel la ŝtuparo konstruita de Rosmadec restos la sola vera modifo de la kastelo inter la fino de la 16-a jc kaj la franca Revolucio de 1789. En 1783, la kastelo estis vendita al markizo de Talhouët, estonta urbestro de Rennes.

En la revolucio, la kastelo estis denove detruita en 1793. Tiujare, la vendeanoj trairis la landojn. Irante norden, ili transiris la riveregon Loire kaj direktiĝis al Bretonio. La administrado de la distrikto de Lamballe timis ke la kastelo utilus kiel ilia retretejo kaj decidis la malkonstruon de la kastelo. Fine, grupo de revoluciuloj de Lamballe intervenis pli malpli laŭleĝe kaj fajrigis la kastelon. La meblaro, la arkivoj, la tegmentoj kaj la plankoj el ligno malaperis. La levponto kaj la kurtinoj estis faligitaj. Tiam komenciĝis longa periodo, kiu etendiĝis ĝis la komenco de la 20-a jc, en kiu la kastelo utilis kiel ŝtonmino.

La kastelo estis klasita kiel Monumento Historia en 1922 ; la ĉirkaŭaj terbienoj en 1930[1]. En 1930, la disfalo de la norda kurtino kaj la turo de la glaciejo instigis la ŝtaton aĉeti la monumenton por konduki konservajn laborojn. La unuaj laboroj urĝe okazis ekde 1932, post la disfalo de la turo de la kapelo. La disfalintaj masonaĵoj estis restarigitaj kaj ĉiuj muroj estis traktitaj per cementaj enfluoj. La korto estis senrubigita kaj la norda turo refirmigita. Post la dua mondmilito, la laboroj daŭris per stajado de la milita turo en 1949, poste inter 1955 kaj 1962, la refirmigo de la masonaĵoj de la kvin turoj. Dum la refirmigoj daŭris sen la urĝo de la antaŭaj jardekoj, la ŝtato komencis ekde 1968 la sekurigon de la loko, sekve de akcidenta falo de vizitanto.

Dum tiuj jaroj la fosaĵoj estis malembarasitaj. La turo de la kapelo estis ŝirmita per ferbetona tegmento. De 1977, la kastelo estas administrata, bontenata kaj valorigata de asocio asocio de la kastelo de La Hunaudaye. La posedo de la kastelo iris de la ŝtato (ministerio pri KulturO) al la departementa konsilio de Côtes-d'Armor la 1-an de februaro 2008[1]. Kelkaj aranĝoj estis tiam faritaj por ebligi la malfermon de la loko al la publiko, kiaj necesejoj kaj tri ĉambroj en la nigra turo. La levponto sen ties meĥanismo estis rekonstruita.

Lastaj informoj redakti

La kastelo estis restaŭrita inter 2005 kaj 2008.

Vizitoj redakti

Ekde ĝia remalfermo, eblas malkovri la kastelon per gvidataj vizitoj, ekspozicioj, prelegoj kaj spektakloj. Pedagogia servo funkcias por la instruistoj por prepari lernejanajn vizitojn. Eblos renkonti la « soufflou », kromnomo donita al la fantomo de La Hunaudaye de la lokuloj.

Verkoj redakti

En sia romano Le Gerfaut des brumes, Juliette Benzoni surscenigis Gilles de Tournemine, fikcia heredinto de la kastelaj posedantoj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 kastelo de La Hunaudaye, Slipo n°PA00089396. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti