Kastelo de Mozsgó

Kastelo en Mozsgó

La kastelo de Mozsgó (konata ankaŭ pri la iama posedanto kastelo de Biedermann) estas funkcianta konstruaĵo en vilaĝo Mozsgó (Hungario).

Kastelo de Mozsgó

Historio redakti

La frua historio de la kastelo estas nekonata. Post dominado de turkoj diversaj nobelaj familioj havis la vilaĝon supozeble kun ia kastelo aŭ nobeldomo. Datenoj venis unue el la 18-a jarcento. Magnata familio Batthyány [batjAni] longe havis la nobeldomon, sed en 1850 aŭstra bankista familio Biedermann akiris ĝin. Ili establis modelan bienon ĉirkaŭ la kasteleto. En 1896 nova kastelo estis konstruita, sed el la malnova la kelojn kaj fundamentajn partojn oni profitis. La arkitekto estis Ödön Lechner. En 1918 la kastelo bruldetruiĝis, poste ĝi estis rekonstruita helpe de arkitekto Gyula Sándy. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon (same ĉiujn kastelojn), poste ĝi estis kulturdomo kaj internato, ekde 1950 lernejo por traktoristoj, ekde 1960 edukejo por handikapuloj. En 2016 finiĝis la renovigaj laboroj.

 
Aerfoto

Konstruaĵo redakti

La parte unuetaĝa kastelo situas sola en granda parko kaj formas majusklon T. La "piedo" de T havas etaĝon. Proksime de la kastelo ankaŭ aliaj domoj estas videblaj, supozebla iamaj servaj konstruaĵoj de la bieno.

Parko redakti

 
Parko

La parko ekzistis jam antaŭ 1896, sed pro la nova kastelo ankaŭ la parko estis trakonstruita. Koro de la parko estas la ornama lago, kiu estis farita per bardigo ĉe la trafluanta rojo. En mezo de la artefarita lago oni kreis insulon, kiun ŝtona ponto ligis al la bordo. Bordo de la lago estis borderita per brikoj. Oni konstruis ankaŭ boatejon, vestiblon, sunbrilan terason, eĉ dometon por cignoj. Tiuj konstraĵetoj jam estis malkonstruitaj, sed restis la salikoj ĉirkaŭ la lagoj. Same restis aleo de eskuloj kaj aliaj ornamaj arboj. En 1974 la parko estis deklarita kiel protektata. En la parko restis kapelo, tamen en malbona stato.

 
Kapelo

Fontoj redakti

 
La salono iam