Gyula Sándy
Gyula Sándy [djula ŝAndi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sándy Gyula estis hungara arkitekto, profesoro. Lia nepo estis pentristo Tamás Konok.
Gyula Sándy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de julio 1868 en Eperjes (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 12-an de junio 1953 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 19/2-2-19/20 |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Parencoj | József Ferenczy (en) (onklo) István Ferenczy (patra onklo) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto instruisto |
Verkoj | Luterana kirko Kalvinana preĝejo Luterana preĝejo (Angyalföld) General Post Office, Zagreb Poŝta Palaco Luterana preĝejo (Budafok) Luterana ĉefabrika kirko Luterana kirko Luterana preĝejo |
Fontoj
redaktiGyula Sándy [1] naskiĝis la 25-an de julio 1868 en Hungara reĝlando en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 12-an de junio 1953 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyula Sándy frekventis teknikuniversitaton, kie li lernis ekzemple de Imre Steindl. Inter 1889 kaj 1899 li estis asistanto en la sama universitato, poste li instruis en arkitekta lernejo ĝis 1914, fine ĝis la emeritiĝo en 1939 li denove instruis en la teknikuniversitato kiel publika ordinara profesoro. Li estis ankaŭ ĉefarkitekto de luterana eklezio.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Újabb és különleges épületszerkezetek (1920) - studenta lernolibro
- Fejezetek az épületszerkezetek köréből (1929–1930)
- Épületszerkezettani táblák (1932) - kolektitaj universitataj prelegoj
- Hogyan lettem és hogyan voltam én templom-építő, tervező és művezető építész (2005)
Liaj elektitaj konstruaĵoj
redakti- Poŝta Palaco (Budapeŝto)
- Poŝta Palaco (Zagrebo)
- Kultura Palaco (Máramarossziget)
- Kalvinana preĝejo (Nagykőrös), Kalvinana preĝejo (Hódmezővásárhely-Újváros)
- Luterana kirko (Angyalföld), Luterana preĝejo (Budafok), Luterana ĉefabrika preĝejo (Diósgyőr), Luterana preĝejo (Hatvan), Luterana kirko (Kispest), Luterana preĝejo (Nádorváros), Luterana kirko (Rákoshegy), Luterana preĝejo (Monor)