Luterana preĝejo (Budafok)

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Budafok-Tétény.

Luterana preĝejo de
Budafok
Luterana preĝejo en Budafok
Luterana preĝejo en Budafok
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Budafok-Tétény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Dato de konsekro 1935
Konsekrinto episkopo D. Raffai Sándor kaj dekano Kemény Lajos
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

En Budafok oni fondis luteranan grupon en 1921. Komence la mesoj okazis en diversaj loĝdomoj. La preĝejo estis konstruita en la 1930-aj jaroj, kie ankaŭ koruso, junulara kaj virina grupoj funkciis. En 1945 la Ruĝa Armeo prirabis la preĝejon kaj la paroĥon. En 1983 apude ĉambrego konstruiĝis por la grupoj.

KonstruaĵoRedakti

La preĝejo havas unu turon super la enirejo kaj unu navon. Apude sakristio, urno-tombejo kaj aliaj ĉambroj funkcias.

FontojRedakti