Kastelo de Nágocs

La Kastelo de Nágocs (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Zichy [ziĉi]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nágocs.

Enirejo de la kastelo en Nágocs
La alia enirejo de la kastelo

Historio redakti

En la frua 18-a jarcento la familio Zichy metis la mastruman centron de la bienoj al Nágocs. La kastelo mem estis konstruita en 1714, en la 1830-aj jaroj oni konstruis la etaĝon laŭ klasikismo. Depost 1945 la ŝtato forprenis la kastelon (la samo okazis kun la ceteraj hungaraj kasteloj), neniu scias, kio okazis pri la biblioteko. Dum la socialismo la kastelo estis lernejo, kolĥoza centro, kuracejo, orfejo. Baldaŭ alvenis ido de Zichy-familio. Okazis kontrakto, laŭ tio la posedanto restis la ŝtato, sed la Zichyano rajtas profiti la kastelon 60 jarojn. En la 2010-aj jaroj jam estas videbla renoviĝaj laboroj, onidire hotelo ekfunkcios.

 
Aerfoto pri la kastelo

Konstruaĵoj redakti

La unuetaĝa konstruaĵo situas sola en parko kaj formas L-majusklon (la aloj tamen estas preskaŭ egalaj). Inter la du aloj unu estas la ĉefa, kie meze la enirejo iomete reliefas kaj antaŭe teraso etendiĝas. En la alia flanko de la alo ankaŭ tie reliefas la enirejo, sed tie estas ĉe la teretaĝo arkadoj, sur la etaĝo 3 fenestroj estas videblaj.

Parko redakti

En la parko troviĝas ankaŭ malnovaj kaj grandaj arboj, kun aĝoj pli ol cent jaroj: nigraj juglandoj, platanoj, fraksenoj, bignoniacoj, taksusoj, cedro, sekvojo.

Ĉe la enirejo de la parko staras skulptaĵo pri Johano Nepomuko de 1787.

Fontoj redakti